La prezidento de Panamo vizitos Kubon por instigi komercon kun la insulo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-08-28 08:46:48

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La panama ŝtatestro Juan Carlos Varela anoncis en tiu lando ke la 9-an de septembro vojaĝos al Kubo kun delegitaro de entreprenistoj kun la celo instigi komercon inter la du landoj.

En dialogo kun la gazetaro, li ankaŭ informis ke alia temo de la vizito estas la fleksigo de vizoj kaj ŝanĝi de limigita vizo al stampita por la kubaj civitanoj.

Li aldonis ke en la malfermo okazanta en la rilato de Kubo kun Usono, la istma lando havas gravan rolon kaj devos kunlabori kun tia falicigado de migraj demarŝoj.

Antaŭe, la ministro de komerco kaj industrio Melitón Arrocha, kiu ankaŭ venos, esprimis ke la insulo esta strategia komerca partnero en la regiono; li ankaŭ parolis pri potencialoj por altigi la eksportaĵojn spite al tio ke la nuna komerca interŝanĝo okazas tra la libera komerca zono de Colón (ZLC).

La prezidento informis ke poste li vojaĝos Philadelphia por ĉeesti la kongreson  de la Familio kaj sekve al Novjorko kie partoprenos la 69-an ordinaran laborperiodon de la ĝenerala asembleo de UN.

Varela aldonis ke la mesaĝo de Panamo al la internacia komunumo estos la kontinueco de la diplomatio prezentita en la pasinta Pintkunsido de la Amerikoj, esti loko de dialogo, de konsentoj kaj plenumi kun la celoj de homa evoluo de 2015.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up