Renkontiĝis Raúl kun la prezidentoj de Rusio kaj Francio.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-09-29 09:37:46

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Okaze de sia restado en Nov-Jorko por partopreni la ĝeneralan asembleon de UN, la kuba prezidento Raúl Castro plenumas intensan laborprogramon, kiu inkluzivis renkontiĝojn kun siaj homologoj de Rusio, Vladimir Putin, kaj de Francio, Francois Holande; krome, li partoprenis akcepton faritan de la usona prezidento Barack Obama al la ĉeestantoj.

Dum sia parolado antaŭ la ĝenerala asembleo de UN, Raúl emfazis ke la internacia komunumo ĉiam povas kalkuli je la sincera voĉo de Kubo fronte al maljusticoj, malegaleco, subevoluo, diskriminacio kaj manipulado, favore al starigo de internacia ordo pli justa kaj egaleca, en kies centro estu la homo, ties digno kaj bonfarto.

Temis pri la unua partopreno de Raúl en tiaspecaj eventoj, kaj li estis longe aplaŭdita; kelkaj prezidentoj esprimis antaŭ la plenkunsido la ĝojon pro la restarigo de rilatoj diplomatiaj inter Kubo kaj Usono kaj denove emfazis sian rifuzon kontraŭ la politiko de sieĝo altrudata de Usono al la kariba insulo.

La dialogo kun la prezidento Vladimir Putin montris la bonan staton de la rilatoj inter la du landoj kaj konfirmis la historiajn ligojn ekzistantajn inter ambaŭ partneroj.

La rusa prezidento konfirmis la bonan nivelon de la rilatoj kaj certigis ke oni povas atingi gravajn rezultojn, ĉefe en la energetika sektoro, kostruado de maŝinoj kaj la kosma esplorado.

La renkontiĝo kun la franca prezidento rilatis al la vasta eĥo de la vizito plenumita de Hollande  al Kubo la pasintan majon kaj la estonta okazigo de la konferenco de UN pri klimata ŝanĝo en Parizo.

Estas antaŭvidite ke ĉi-marde Raúl kaj Obama ankaŭ oficiale renkontiĝos.

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up