La mondo kontraŭ la usona sieĝo en UN.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-10-27 14:41:37

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kun 191 voĉoj poraj, 2 kontraŭ kaj neniu sindeteno, la ĝenerala asembleo de UN aprobis sian rifuzon kontraŭ la sieĝo ekonomia, komerca kaj financa altrudata de Usono al Kubo.

Temas pri la 24-a fojo sinsekve ke oni aprobas en tiu internacia organo la rezolucion prezentitan de Kubo pri la bezono ĉesigi la usonan sieĝon kiu damaĝas la insulan popolon kaj atencas kontraŭ la rajtoj de tuta popolo.

Kiel tradicie, Usono kaj Israelo estis la solaj kiuj defendas tiun kriman regularon.

Siaflanke, la kuba ministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez, asertis ke la kuba popolo ne rezignos je sia suvereneco nek al la elektita vojo por konstrui socialisman socion pli justan, daŭripovan kaj prosperan.

En sia parolado antaŭ la ĝenerala asembleo de UN, antaŭ la voĉdonado, Bruno agnoskis la notindan progreson atingitan ekde la unua fojo kiam oni voĉdonis por tiu ĉi rezolucio, de antaŭ 23 jaroj, sed avertis ke Kubo ne ĉesos labori por atingi pli justan kaj demokratian ordon internacian.

Rodríguez ankaŭ rekonis ke la vojo trairenda ankoraŭ estos longa kaj malfacila, kaj emfazis ke dum ekzistu la sieĝo kontraŭ la insulo, Kubo daŭre prezentos sian rezolucian projekton en la asembleo de UN.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up