Partoprenas Díaz-Canel laborsesion de la parlamentaj komisionoj.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-12-27 16:00:04

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La unua vicprezidento, Miguel Díaz-Canel, ĉeestis ĉi-dimanĉe la sesiojn de la laborkomisiono pri edukado, kulturo, scienco, teknologio kaj medio, de la nacia parlamento, kie oni pritaksis la aplikon de la scienco, la teknologio kaj novigado en la nutraĵ-produktado.

La parlamentaj komisionoj sesias en la Kongresa Palaco de Havano, kie venontmarde eksesios la 6-a ordinara periodo de la parlamento, en ties 8-a leĝoperiodo, kaj ĝis ĉi-lunde, la deputitoj pritraktas strategiajn temojn ekonomiajn kaj sociajn, la plejmulto kun granda sekvo en la vivkvalito de la civitanaro.

Gvidantoj de la registaro, la ŝtato, la partio kaj reprezentantoj de diversaj institucioj ĉeestas tiujn ĉi kunsidojn, kiuj estas antaŭitaj de kontrolvizitoj  de la membroj de la konstantaj komisionoj parlamentaj kun la celo propraokule konstati la realan situacion en la teritorioj kaj institucioj.

La starigo de la Leĝo 118 pri fremdaj investoj, aprobita en marto de 2014 por stimuli la fluon de eksterlanda kapitalo en kernajn sektorojn de la kuba ekonomio, la kapabligo de la agantoj kiuj partoprenas en la projektoj kun eksterlandaj entreprenistoj, kaj la ĉefrolado de la gejunuloj kaj virinoj en la neŝtata laboro, estas en la temaro traktita ĉi-dimanĉe.

Krome, la parlamentanoj interŝanĝas pri la loka produktado de konstrumaterialoj, la procezo por transdoni la novan identokarton kaj la laboro de la municipaj oficejoj de la civita enskribiĝo, interalie.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up