Partoprenas Díaz-Canel la centran aranĝon por tago de la kubaj kamparanoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-05-17 10:28:53

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, maj 17 (RHK) Hodiaŭ oni celebras en Kubo la tagon de la kamparanoj, fondodatreveno 60-a de la Nacia Asocio de Etaj Agrikulturistoj (ANAP).

Laŭ mesaĝo en Tvitero flanke de la prezidanteco, la prezidento Miguel Díaz-Canel partoprenis la aranĝon okazintan en la municipo Boyeros, kies estis inaŭgurita la Muzeo de la Kubaj Kamparanoj.

La prezidanto de la kamparana organizo, Rafael Santiesteban Pozo, esprimis subtenon de la kamparanoj al la agadlinioj starigitaj dum la 8-a kongreso de la komunista partio kaj dankon pro la registara decido forigi obstaklojn cele al pliigo de la nacia produktado.

La ceremonion  ĉeestis ankaŭ la ĉefministro Manuel Marrero kaj la partia sekretario Roberto Morales,  krom  aliaj funkciuloj de la partio, la registaro de la ĉefurbo kaj la asocio de etaj agrikulturistoj.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up