Francio akceptas la kuban prezidenton Raúl Castro.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-02-01 07:15:26

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kuba prezidento Raúl Castro estis akceptita kun ĉiuj honorigoj komence de ŝtata vizito dutaga, kiu markas novan etapon en la plifirmigo de la rilatoj politikaj kaj ekonomiaj inter la du landoj.

La franca ministro pri ekologio, Ségolane Royal, rolis kiel unua gastiganto en la ceremonio okazinta en la Triumfa Arko kie efektiviĝis la tradicia depono de florbukedo antaŭ la tombo de la nekonata soldato.

La oficiala laboragendo de la kuba prezidento komenciĝis hodiaŭ per kunsido en la Eliseo kaj ŝtata manĝo kun la prezidento Francois Hollande.

Tiu ĉi estas la unua vizito de kuba ŝtatestro al Francio, ekde la jaro 1995 kiam Fidel Castro vizitis tiun landon en la fina periodo de la franca prezidento Francois Mitterrand, kaj ĉi-foje ĝi reciprokas la viziton de la prezidento Hollande al Kubo en majo de 2015.

La francaj aŭtoritatuloj taksas tiun ĉi viziton historia, kaj ĝi enhavas fortan ekonomian karakteron depost la ĵusa interkonsento multflanka inter Kubo kaj la Klubo de Parizo, kiu restrukturis ŝuldon de 11 100 milionoj da dolaroj.

Tiu ĉi interkonsento subskribita en decembro malfermis la pordojn al reeldono en la insulo de eksterklandaj investoj, kaj Francio antaŭvidas reutiligi parton de la kuba ŝuldo pendanta, de 360 milionoj da eŭroj, en komunaj evoluprogramoj.

En Kubo jam laboras entreprenoj kiel Pernod-Ricard, Accor, Bouygues, Total, Alstom, Air France kaj Alcatel-Lucent, sed la volumo de la komercaj interŝanĝoj je 180 milionoj da eŭroj ne  estas je la nivelo de la francaj atendoj, esprimis Matthias Fekl, ministro de ekstera komerco de tiu lando.

La programo de la kuba prezidento inkluzivas ankaŭ renkontiĝon kun la ĉefministro Manuel Valls, la prezidantoj de la du parlamentaj ĉambroj kaj la pariza urbestrino, Anne Hidalgo, samkiel vizito al la Muzeo de la Homo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up