La kuba prezidento Raúl Castro renkontiĝis kun Evo Morales en Havano

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-05-21 09:52:00

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La bolivia prezidento Evo Morales, kiu plenumas oficialan viziton en Kubo, ricevis en Havano la ordenon José Martí, la plej alta distingo de la ŝtata konsilantaro de Kubo, transdonita de la kuba prezidento Raúl Castro, pro la meritoj, valoroj, sindevigo al la popolo kaj al la integriĝo de Nia Ameriko.

Evo Morales dankis al Kubo pro tiu ĉi distingo kaj rekonis la subtenon donatan de Kubo al aliaj landoj kaj aparte al Bolivio, spite al la malfacilaĵoj provokataj de la usona sieĝo al la kariba lando dum pli ol 50 jaroj.

Sekve okazis la oficiala dialogo inter la du gvidantoj, cele al plifortigo de la reciprokaj rilatoj kiuj estas ege bonaj, kunlaboraj kaj respektoplenaj.

Siaflanke,  la ministro pri eksteraj rilatoj de Bolivio, David Choquehuanca kaj ties kuba homologo, Rodrigo Malmierca, subskribis memorandon de interkompreniĝo komerca.

La diplomatiaj rilatoj inter Kubo kaj Bolivio restariĝis la 11-an de januaro 1983 kun la registaro de la prezidento Hernán Siles Suazo.

Nuntempe ekzistas vasta kadro de kunlaboro inter la du landoj en la sfero de publika sano.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up