Vasta plano de kulturaj, distraj kaj sportaj agadoj por la 502-a jubileo de Havano

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-11-05 13:20:13

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,  nov 5 (RHK) Okaze de la 502-a datreveno  de San Kristoforo de La Habana, la 16-an de novembro, estos efektivigita ampleksa plano de kultura, distra kaj sporta agado, kiuj estis anoncitaj en gazetara  konferenco en la sidejo de la  ĉefurba registaro.

Santa Miralis Ricardo Tamayo, provinca direktoro pri Kulturo, raportis, ke kadre de la festoj okazos El Madrigazo de la 13-a ĝis la 15-a de novembro, omaĝo de la Asocio Hermanos Saíz al la  urbo-datreveno, en la Domo de la Juna Kreanto.

De la 15-a ĝis la 30-a de novembro ekde la 15:00 horo,  ŝi diris, muzika programo dediĉita al la urbo estos elsendata  en la kanalo Kultura en Jutubo Havano kaj San Kristoforo, kaj la 16-an okazos prezentoj de koncertbandoj kun repertuaro dediĉita al Havano, en siaj kutimaj spacoj en  parkoj kaj placoj de la urbo, ekde la 10:00 m.

Sojle de la datreventago, je 9:00 p.m. la lumoj de strato Galiano estos ŝaltitaj, kaj je la 12-a horo, en la monumento  Templeto, okazos la tradicia ceremonio ĉe la fondloko de la Vilaĝo.

La arta festo por la 502 jaroj de la urbo okazos marde, la 16-an de novembro, je la 18:00. m. en la Teatro Karl Marx; kaj de 19 ĝis 24 okazos vivaj prezentoj de artistoj en la komunumoj.

En la grandaj parkoj de Havano kaj distraj instalaĵoj, estis malkaŝite en la gazetara konferenco, diversa distra programado estis planita por la tagoj de la 13-a ĝis la 16-a de novembro.

Ana Rosa Granda, unua sekretario de Unuiĝo de Junaj Komunistoj (UJC) en la ĉefurbo, anoncis ankaŭ la agadprogramon, kiun la organizo planis por festi la datrevenon.

Inter la instigoj ŝi menciis la rekomencon de la lerneja jaro, la venontan datrevenon de la Federacio de Mezlernejaj Studentoj, la Universitata Studenta Federacio, la junkomunista organizo  kaj la organizo de Pioniroj José Martí, inter aliaj.

Ŝi klarigis, ke aktivadoj kun gejunuloj estas rekomencitaj sabate, ke de 15 ĝis 20 okazos la Nacia Defendo-semajno, kaj daŭros produktiva laboro en organoponikoj kaj konstrulaboroj.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up