Kubo ne lasos sin timigi, nek apartiĝi de la esencaj kaj urĝaj taskoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-07-02 08:44:09

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La revolucia registaro de Kubo rifuzis plej energie la anoncitajn regulaĵojn de la usona registaro la 4-an de junio, per kiu plifortigas la ekonomian blokadon altrudatan al la insulo dum 60 jaroj.

Tiu ĉi agresa politiko kaŭzis perdojn je pli ol 134 mil milionoj da dolaroj je kurantaj prezoj kaj la sumon de 933 milionoj da dolaroj, konsiderante la depreciĝon de dolaro fronte al la valoro de oro en la internacia merkato.

Tiu ĉi nova eskalado plifortigas la limigojn jam suferatajn de la usonaj civitanoj kaj aldonas absolutajn malpermesojn por ŝipoj ĉiuspecaj venantaj de tiu lando kaj tuj ĉesigas la vizitojn de krozadŝipoj al la insulo.

La novaj reguloj estas bazitaj sur novaj pretekstoj kaj kalumnioj kiuj akuzas Kubon interveni milite en Venezuelo, mensogo kiu estas rifuzita publike kaj konstante de la kuba registaro.

Ili alvokas la insulon perfidi siajn principojn, sed tio ne estas opcio, tiel ke dum 150 jaroj la kubanoj devis batali por sia sendependeco alfrontante hegemoniajn ambiciojn de la usona registaro.

Kubo ne lasos sin timigi, nek apartiĝi de la esencaj kaj urĝaj taskoj de la ekonomia evoluigo kaj konstruado de socialisma socio. Unuece, ni alfrontos ĉiujn defiajn malbonojn. Ili ne sufokos nek haltigos nin, asertas la oficiala deklaro de la revolucia registaro.

Siaflanke, la kubaj laboristoj denuncadas tiun ĉi agresemon kiu havas negativajn sekvojn por la vivo de kubaj familioj ligitaj al turismo kaj ĉiuj sektoroj ĉirkaŭ tiu ĉi.

Temas pri hipokrita sinteno flanke de la usona registaro kiu asertas la intencon helpi la kuban popolon, sed estas fakto ke ili neniam interesiĝis pri la vivo de la kubanoj. Ilia celo estas trudi sian aneksisman doktrinon Monroe, kiu celas alproprigi al sia la insulon.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up