Prognozo de Cepal pri Kubo kongruas kun la celo plibonigi la vivkvaliton de la civitanaro.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-09-06 09:22:15

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Miguel Díaz-Canel dum kunsido de Cepal en Havano

De antaŭnelonge estis diskonigita la prognozo de la ekonomia komisiono regiona rilate la evoluon de tiuj indikiloj en la tuta regiono.

En Kubo, la ministro de ekonomio, Alejandro Gil elstarigis la prognozon de la ekonomia komisiono de UN por Latinameriko kaj Karibio (Cepal), kiu esprimas ke la kuba ekonomio ne malkreskos en 2019 kaj estimas ke la kresko estos je 0,5%, simila al tiu de la regiono.

La ministro asertis ke Kubo daŭre fokusiĝas en la plibonigo de la vivkvalito de la civitanaro,” kio estas la plej grava”. Aliflanke, li konfirmas la projekciojn de la kuba ekonomio por la nuna jaro, kaj samtempe, validigas mastrumadon celanta estontecon prosperan, kaj ĉefe, daŭrigeblan.

Laŭ la jara raporto de la ekonomia studo pri la tuta regiono en 2019, diskonigita en Ĉilio, oni esperas ke tiu ĉi jaro la tuta regiono plu restu en malkrestanta tendenco pro “internacia kunteksto plena je malcertecoj kaj kompleksecoj, kaj malforta konduto de la investoj, eksportaĵoj kaj konsumo”.

Meze de tiu ĉi kunteksto, Kubo ratifis sian ekonomian strategion, dum la lasta parlamenta sesio, kiu celas defendi la nacian produktadon, diversigi kaj kreskigi eksportaĵojn, anstataŭi importaĵojn, impulsi la ekonomiajn ĉenigojn produktivajn, fortigi la ŝtatan entreprenon, avanci en la nutra suvereneco, multobligi la lokan evoluon; samkiel plenumi la programon de loĝkonstruo kaj meti la sciencojn en la solvado de problemoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up