Kubo aspiras aligi novajn agantojn kaj merkatojn al la ekonomia estraro

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-11-08 09:03:44

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Ricardo Cabrisas, ministro pri komerco ekstera kaj fremdaj investoj

De Roberto Morejón

Eksterlanda investo estas parto de la prioritatoj de kubaj politikoj por antaŭenigi sian ekonomion, nuntempe trafita de la usona blokado, Kovim-19, klimata ŝanĝo kaj tutmondaj streĉiĝoj.

La registaro donis fundamentan rolon al altirado de eksterlandaj kapitaloj, teknologioj kaj proceduroj kiuj, sen endanĝerigo de sendependeco kaj suvereneco, kontribuas al evoluo.
Tiucele, la regularoj estis ĝisdatigitaj por pli flekseblaj investoj kaj aliaj estas studataj, ĉar la aprob-procento ankoraŭ ne konformas al la postuloj.

Estas vere, ke la plej granda el Antiloj abonis ĉirkaŭ tridek projektoj en la kuranta jaro en sektoroj kiel turismo, nutraĵproduktado, industrio kaj profesiaj servoj.

Sed la potencialo kaj aspiroj sugestas la eblecon pliigi interkonsentojn, kvankam materialaj mankoj kaj la malalta havebleco de fremda valuto influas la progreson de la ekonomio.

La tridek-naŭa Havana Internacia Foiro, la plej grava komerca borso de la insulo,  donas vizion pri la kapabloj de la lando, inkluzive de tiuj industrioj nuntempe paralizitaj pro manko de krudaĵoj.

La nova komerca dosierujo en areoj kiel produktado de nutraĵoj, renovigeblaj energifontoj, turismo, biofarmaciaj, sektoroj de scio kaj por la aplikado de scienco kaj novigo ankaŭ kontribuas al pli granda precizeco pri la proponoj de Kubo.

La kariba nacio serĉas altiri bonkvalitan investon, adaptitan al sia meztempa disvolva plano kaj generi novajn spacojn por tiuj, kiuj interesiĝas alporti sian kapitalon ĉi tien.

Punkto de profito por iu ajn motivita persono, kiu celas entrepreni projektojn estas la Speciala Evolu-Zono Mariel, situanta  okcidente de Havano, kun jardeko da funkciado kaj alloga imposta reĝimo.

La enklavo havas 64 establitajn entreprenojn, 45 el ili jam funkciantaj, kio reliefigas ĝian viveblecon, ankaŭ reasertitan de la efiko al la enlanda ekonomio.

La devizo, ke Kubo estas malfermita al la mondo, reliefigita en ĉi tiu eldono de la ĉefa komerca interŝanĝo de la lando, ilustras la gravecon de la kunlaboro de komercistoj el aliaj latitudoj.

 Kaj ĝi inkluzivas kubanojn loĝantajn eksterlande, el kiuj unu jam formaligis invest-interkonsenton, kiu utilos por sugesti al aliaj la saĝon sekvi iliajn paŝojn.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up