Kubo aspiras je kandidatigo al Oskar-premioj 2021

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-01-30 19:16:23

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kuba filmo Serĉante Casal   Foto: Radio Rebelde.

Kubo serĉas por la tria jaro sinsekve lokon inter la filmoj kandidatigotaj al la kategorio Pli bona Internacia Filmo en la Oskar-Premioj 2021, ĉi-jare per la filmo Serĉante Casal, de la kinofaristo Jorge Luis Sánchez. 

Laŭ anonco de la Akademio de Artoj kaj Kinematografiaj Sciencoj de Holivudo, la filmo estas unu el la 93 aspirantoj, kvankam la 15 oficialaj antaŭkandidatoj estos prezentataj dum kunsido fiksita por la 9-a de februaro.

En la listo estas la filmoj Los Sonámbulos, Argentino; Chaco, Bolivio; Babenco: Tel Me When I Die, Brazilo; El Agente Topo, Ĉilio; El olvido que seremos, Kolombio; Ceniza Negra, Kostariko; Mis 500 locos, Dominika Respubliko; Vacio, Ekvadoro; kaj La llorona, Gvatemalo.

Aliaj filmoj estas de Honduro, Meksiko, Panamo, Paragvajo, Peruo, Portugalio, Hispanio, Urugvajo kaj Venezuelo.
La ciferoj indikas saman nombron da kandidatoj ol en 2020, kiam kontraŭ ĉiuj prognozoj la gajninto estis la sudkorea dramo Parazitoj de la direktoro Bong Joon-ho.

La oficialaj kandidatigoj informiĝos la 15-an de marto kaj por la unua fojo, la institucio akceptos la filmojn sen la kondiĉo esti premierigita en kinejo, kio donas ŝancojn al la partopreno de materialoj de la ciferecaj platformoj kiel Netflix, HBO kaj Disney Plus.

En 2020, la filmo kubana-kanada Tradukisto, reĝisorita de la fratoj Sabastián kaj Rodrigo Barriuso, estis inter la aspirantoj, kaj en 2019 estis la kuba filmo Sergio kaj Serguei de Ernesto Daranas.

Kubo sukcesis kandidatiĝi al tiu kategorio de la premioj Oskar en 1995 per la klasika filmo Frago kaj Ĉokolado de la direktoroj Tomás Gutiérrez Alea kaj Juan Carlos Tabio.

Fonto: PL
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up