Kubo komencas semajnon eble decidan por eniri la novan normalecon

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-06-08 09:20:25

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Miguel Díaz-Canel, prezidento de la Respubliko

Havano, jun 8 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel asertis  ke oni jam analizis kaj decidis pri la komenco de la nova normaleco, se la nuna semajno evoluas favore al tiu momento, kaj aldonis ke la nova normaleco daŭrigos la batalon kontraŭ la Covid-19.

En tiu ĉi komencanta semajno ni “povos informi la loĝantaron pri kiel ni estus eniranta tiun etapon kaj kiam proksimume ni povus tion fari”.

Per la komuna klopodo, asertis la prezidento, la nuna semajno ebligos al li solidigi la rezultojn kaj daŭre venki kaj avanci fronte al la malsano.

La insulo jam dum tuta semajno ne raportis forpasojn provokitajn de la nova kronviruso. Tio signifas ke la pandemio estas sub kontrolo, aldonis la ŝtatestro, kiu ĉiutage kunsidas kun la ministra konsilantaro kaj aliaj aŭtoritatuloj por atente sekvi la evoluon de la malsano enlande.

En la venontaj tagoj oni atendas la alvenon de humanitaraj flugoj kaj de medicinaj brigadoj, kiuj plenumis misiojn kontraŭ la Covid-19 en diversaj landoj. Samtempe, la internaciaj flughaveno kaj hoteloj estis rebonigitaj kaj pretigi la regulaĵojn higien-sanitaraj fronte al la nuna kojunkturo.

Ĉiuj pasaĝeroj alvenantaj al la insulo restas internigitaj  14 tagojn en rezidejoj preparitaj  en turismejoj  aŭ en studentaj domoj kun ĉiuj necesaĵoj por tiu celo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up