Prezidento de Kubo komencas turneon tra Karibio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-12-03 15:33:42

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, dec 3 (RHK) Prezidento Miguel Díaz-Canel hodiaŭ komencis turneon tra karibaj nacioj, kiu inkluzivos lian partoprenon kune kun pluraj ministroj en la VIII Karikom-Kuba Pintkunveno okazonta en Barbado venontsemajne.

La prezidento anoncis en sia tvitera profilo, ke li faros oficialajn vizitojn al Sankta Vincento kaj Grenadinoj, Barbado kaj Grenado, landoj, kiujn li konsideras fratoj de Kubo, kunigitaj de "proksimaj ligoj de amikeco kaj historio de subteno en la plej malhelaj tempoj".

La Ŝtatestro rememoris la vortojn de la gvidanto de la Kuba Revolucio, Raúl Castro, kiu esprimis, ke "Unuiĝinta kaj subtena Karibio estas nia sola vojo".

Li ankaŭ substrekis ke kiam Usono kaj la Organizo de Amerikaj Ŝtatoj devigis la tutan Latin-Amerikon rompi rilatojn kun sia lando kaj nur la subteno de Meksiko restis, kvar lastatempe sendependaj karibaj nacioj (Jamajko, Gujano, Barbado, kaj Trinidado kaj Tobago) establis diplomatiajn rilatojn kun la plej granda insulo de Antiloj.

"Por memorfesti ĝin ni estos en Barbado ĉi tiun 6an de decembro," li aldonis.

Siaflanke, eksterafera ministro Bruno Rodríguez atentigis en la menciita socia reto, ke oficialaj vizitoj estos okazo por daŭre profundigi rilatojn de amikeco, kunlaboro kaj solidareco.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up