Oni celebras en Kubo la centan enlinian koncerton

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-08-10 11:56:14

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Elstaraj kubaj muzikistoj celebros la centan koncerton enlinian de serio aŭspiciita de la ministerio de kulturo por subteni la socian izoliĝon en la batalo kontraŭ la kronviruso.

Bobby Carcacés, Polito Ibáñez, Luna Manzanares, Omara Portuondo, la Orkestro  Failde, la muzikensemblo  Síntesis kaj  Alexander Abreu estos la ĉefrolantoj de la virtuala spektaklo numero 100 farita por diskonigi mesaĝon tre gravan en la nunaj tempoj, tio estas, #Restuhejme.

Kvankam la kubaj provincoj estas en malsamaj fazoj de rekuperiĝo de la nova kronviruso, restas regulaĵoj en la lando pri fizika distanciĝo kaj pro tio oni ne povas fari vivajn spektaklojn.

La ministerio de kulturo kaj la kuba instituto de muziko (ICM) klopodas oferi distrojn per artaj kvalitaj  kreaĵoj aŭtoktonaj   elsendataj per virtualaj platformoj kaj ligitaj per la radio kaj televido.

La nuna serio de koncertoj enliniaj esta elsendataj per la muzika televida kanalo Clave, la nacia radiostacio Radio Progreso, la jutubkanalo de la ministerio de kulturo kaj pli ol 100 paĝoj en fejsbuko, kiuj aliĝas al la komuna elsendo de virtualaj koncertoj komenciĝintaj de antaŭ preskaŭ 5 monatoj sub la etikedoj #Niestaskunvi kaj #MuzikistojPorKubo



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up