Belorusio kaj Kubo plifortigos scienc-teknikan kunlaboron

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-08-03 09:02:25

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: ACN

Havano, aŭg 3 (RHK) Memorando de kompreno por scienc-teknika kunlaboro kaj plivastigo de duflankaj rilatoj estis subskribita de direktoroj de la Nacia Akademio de Sciencoj de Belorusio kaj la Ministerio de Agrikulturo (Minag) ĉe la fino de la vizito de delegacio de tiu lando al Kubo.

Dum la lastaj tagoj de julio, sciencistoj kaj direktoroj de agrikulturaj entoj el la orienta Eŭro-nacio vizitis esplorcentrojn, kompaniojn, kooperativojn kaj bienojn en okcidenta Kubo, kaj subskribis la bazojn por kunlaboro, starigo de esploroj kaj komunaj evoluoj en la kadro de la kunordigitaj direktoj.

Ili ankaŭ zorgas pri la komercigo de la rezultoj de komunaj agadoj en la respublikoj de Belorusio, Kubo kaj en triaj landoj, pri  interŝanĝo de informoj kaj teknologioj kaj la uzo de la scienca infrastrukturo de ambaŭ partneroj.

Subskribinte la dokumenton, Dmitrij M. Bogdanovich, direktoro de la Scienca Centro de la Belarusia Akademio de Sciencoj por bestbredado, kaj Telce González Morera, direktoro de Scienco, Teknologio, Novigo kaj Medio de Minag, konfesis, ke ĝi plifortigas la potencialajn sciencistojn kaj teknikistoj el ambaŭ landoj.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up