Kubo kaj la defio antaŭeniri per memklopodoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-04-26 10:01:58

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Studio Revolución

Havano, apr 26 (RHK) Kubo daŭre alfrontas  la defion antaŭeniri per siaj propraj klopodoj, en malfavora scenaro pro la intensiĝo de la usona blokado kontraŭ la insulo kaj la internacia ekonomia krizo.

Tiel diris la kuba prezidento, Miguel Díaz-Canel, dum siaj turneoj tra la municipoj de la lando, kie li emfazis la gvidan rolon, kiun havas la popolo por venki la nunan kuntekston.

Antaŭtage, en la municipo Morón de la provinco Ciego de Ávila, la ŝtatestro elstarigis la potencialon, kiu ekzistas en la insulo por solvi la problemojn: "ni havas talenton, ni havas deziron inter la tuta kuba popolo atingi ĝin," li diris.

La prezidento ankaŭ emfazis la gravecon ĝeneraligi la pozitivajn spertojn de komercaj entoj, kiuj - laŭ lia opinio - influis la reakiron de aliaj kun malbona agado.

Ekde la komenco de la jaro, la prezidento ofte vizitas municipojn en ĉiuj teritorioj de la lando, kie li okazigas kunvenojn kun grupoj da sukcesaj ekonomiaj kaj sociaj centroj, aŭ aliajkiuj, malgraŭ ne bone funkciis en antaŭaj jaroj, iras al bona laboro en 2024, eĉ meze de limigoj.

Laŭ la Prezidanteco de la Respubliko, tiuj interŝanĝoj konsistigas lernspacojn, oni faras kritikojn kaj kaj identigas kion la Centra Ŝtata Administracio-Instancoj kaj aliaj naciaj estaĵoj devas kontribui por subteni la municipojn.

Krom la prezidento, aliaj gvidantoj de la kariba nacio ankaŭ travojaĝas la teritoriojn por paroli kun la loĝantaro kaj kontroli la staton de sociekonomikaj centroj.

Ĉi-ĵaŭdon, la prezidanto de la Nacia Asembleo de Popola Povo (Parlamento), Esteban Lazo, alvenis en la provincon Matanzas, kie li postulis iniciateman pozicion, cele al memsufiĉo en la provinco, novigi kaj kreski en produktado.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up