Per kultura vespero dediĉita al Surinamo kaj arta reprezentado de tiu frata lando estis inaŭgurita en la orienta urbo Santiago de Cuba la 34-a eldono de la Kariba Festivalo, konata kiel Fajrofesto.... Legu pli


Koncerto unika, atendita kaj plena je sonoreco kariba kaj kubaj esencoj, estis prezentita de la kuba kantistino kaj komponistino Diana Fuentes depost du jaroj sen prezentoj en la kubaj scenejoj... Legu pli


La spontana tributo antaŭ la cindroj de la elstara muzikisto, la popolaj laŭdoj sur la stratoj de la tuta lando kaj la televidaj kaj amaskomunikilaj noticoj kaj programoj dediĉitaj al Juan Formell por revui la enorman kaj bonan verkon kreitan de lia muzika ensemblo nomata Los Van Van, estis evidenta pruvo pri kiom profunde kaj sincere lia muziko rolis kaj plu rolos en la kuba muzika panoramo de la lastaj 44 jaroj.... Legu pli


Ekde la unua de majo ĉi-jare la programoj de la mallongonda internacia voĉo Radio Havano Kubo ekelsendos per la frekvenco 102.5 megahercoj de FM.... Legu pli


Kuba muziko kaj dancoj popularaj estas sufiĉe vaste konataj tra la tuta mondo kaj aparte ĝuataj de dancistoj jen amatoraj jen profesiaj kiuj plezure dancas ritmojn el latinamerika deveno, aparte kubajn ritmojn.... Legu pli


Plurlingveco en nia regiono, lingvaj bariloj kaj agadoj estas temo historie mistaksata, ĉar multaj konsideras la amerikan regionon ofte nur dulingva aŭ maksimume trilingva, nome, pensante pri la lingvoj enkondukitaj de la koloniaj imperioj de la pasintaj jarcentoj.... Legu pli


La dua urbo de la kariba insulo iras survoje al la 500-jariĝo kun ampleksa programo por revigligi kaj plibeligi la historian centron kaj la plej signifoplenajn lokojn de la teritorio.... Legu pli


ALBA: Kulturoj de nia Ameriko.

Kio estas ALBA? Jen demando kiun multaj povas ankoraŭ fari pro la fakto ke temas pri alianco, alternativo de integriĝo de la amerikaj popoloj, kiu certe ne ĝuas disvastigon flanke de la grandaj korporacioj de la amaskomunikiloj.... Legu pli


Nicolás Guillén, ankaŭ nomata la poeto negra, speciale ŝatis la protugalan vorton saudade, lernita en Brazilo, ĉar li spertis ĝin proprakarne. Ĝi signifas nostalgion, kaj la poeto- dum siaj oftaj vojaĝoj tra la mondo, ĉiam suferis nostalgion pro la naskiĝlando, deprimite de enormaj deziroj rehejmiĝi. ... Legu pli


Trinidad: 500-jara datreveno.

Dum tiuj ĉi tagoj, la bela urbo Trinidad, situanta en la centrosuda parto de Kubo, festis sian 500-an datrevenon kun renovigita vizaĝo kaj allogo kiu ampleksas la vivon kaj estontecon de ties enloĝantoj. ... Legu pli


Pro la varmeco de la tropika varmo multaj homoj povus imagi ke en Kubo la unua trinkaĵo estus biero kaj, memkompreneble, iasence tio estas vera, tamen, longa tridicio tiurilate donas prioritaton al rumoj, kies diverseco kaj bongusto tre abundas en la kariba insulo, kelkaj el ili internacie rekonataj kiel elstaraj kaj altkvalitaj trinkaĵoj. Ĝuste tial ekzistas pluraj lokoj kiuj iel montras la kulturon produkti, gustumi kaj vendi rumojn kiuj identigas la kuban naciecon. ... Legu pli


Laŭonidire, por vere koni landon oni devas koni ĝian kulturon. Ĉu vi ŝatus gustumi la kuban kuirarton? Indas scii ke kuirarto estas ankaŭ grava parto de la insula kulturo. ... Legu pli


Konsiderata la plej grava premio en la hispanparolantaj landoj, la Premio Cervantes 2013 estos transdonata dum tiu ĉi semajno; ĝi rekonas la figuron de verkisto kiu per sia tuta verkaro kontribuadis al riĉiĝo de la hispana literaturo.... Legu pli


En la monato novembro la urbo Havano festas sian naskiĝdatrevenon per diversaj proponoj kaj sendube en la malnova Havano kolektiĝas pluraj vidindaĵoj kiuj pravigas ĝian popularecon kiel vizitenda promenejo.... Legu pli


Laŭ tekstas en la Taglibro pri navigado, estas sciata, ke tiun frazon elparolis Kristoforo Kolumbo kiam la unuan fojon li alvenis al Kubo, la 27an de oktobro 1492. ... Legu pli


up