Kuvajta fonduso favoras konstruon de hidroelektrikejoj en Kubo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-04-25 18:09:54

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

la akcepton de kredito al Kubo por 30 milionoj da dolaroj kiuj financos la konstruon de 34 etaj centraloj hidroelektrikaj.

Por la insulo ĝi signifas gravan kontribuon por impulsi la registaran politikon kiu celas multobligi la elektro-generadon surbaze de renovigeblaj fontoj, laŭ esprimis la ĝenerala direktoro de la Elektra Unio (UNE), Liván Arronte.

La kredito estas donita surbaze de favoraj pagkondiĉoj, esprimis la prezidanto de la Ekstera Banko de Kubo, Manuel Vale Marrero.

Ĉiuj kreditoj de la kuvajta fonduso al Kubo elstaras pro tio ke ili pagendas je longa tempolimo, en kreditaj kondiĉoj tre favoraj por la lando ekde financa vidpunkto, taksis la gvidanto.

Laŭ klarigis Arronte, de la elektra kompanio, la 34 mini-hidroelektrejoj kun kapacito totala je 14,6 megavatoj, estos instalataj en ekzistantaj diglagoj en 11 provincoj kaj ĉiuj estos konektataj al la nacia elektra sistemo.

La projekto inkludas kreadon de novaj konstrukapacitoj per la aĉeto de novaj ekipaĵoj konstrupovaj kaj transportiloj por tiuj celoj, la starigon de elektrolinioj interkonektigaj, plibonigo de aŭtovojoj kaj kreado de laborpostenoj en kamparaj regionoj.

La interkonsento estis subskribita en tri apartaj konsentoj, la unua kun la Ekstera Banko de Kubo, la dua kun la ministerio de financoj kaj prezoj kaj la tria, kun la elektra unio. Poste, la ĝenerala direktoro de la kuvajta fonduso, Abdulwahab Al-Bader, emfazis ke temas pri la kvina pruntedono por kontribui al evoluigo de investoj en la insulo ekde la jaro 2005.

La  funkciulo precizigis ke la antaŭaj kreditoj helpis rehabilitigi akvoduktajn retojn kaj akvofluejoj en la orientaj teritorioj de Santiago de Cuba kaj Holguín, samkiel en Havano, kie la laboroj estas en la fina etapo.

Al-Bader emfazis la kontentigon kontribui ankaŭ al impulso de etaj hidroelektrikaj centraloj, ĉar temas pri vastigo de la uzo de renovigeblaj energifontoj, kio estas prioritato jen por Kubo jen por la Kuvajta Fonduso.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up