Amasa vakcinado en Kubo favoras malpliigon de kovim-kazoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-10-18 11:11:13

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, okt 18 (RHK) La progresado de amasa vakcinado kontraŭ Kovim-19 en Kubo hodiaŭ favoras la malpliigon de ĉiutagaj pozitivaj kazoj, enhospitaligoj kaj mortoj, tendenco, kiu laŭ fakuloj daŭros en la venontaj monatoj.

Laŭ la Ministerio pri Publika Sano (Minsap), ĉiutage administras inter 200 mil kaj 300 mil dozojn de siaj propraj imunogenoj, kiuj jam atingas 60,3%  de la loĝantaro (ses milionoj 748 348 homoj) kun la kompleta skemo fine de oktobro 16.

Ĉi tio inkluzivas konvaleskantojn de la malsano, kiuj ricevas ununuran dozon de Soberana Plus, disvolvita de la Finlay-Instituto de Vakcinoj (IFV).

Naŭ milionoj 704 167 homoj (86,8%) ricevis almenaŭ unu dozon de Soberana 02, ankaŭ de IFV, aŭ Abdala, ĉi-lasta projektita de la Centro por Genetika Inĝenierio kaj Bioteknologio (CIGB), dum 7 milionoj 975 mil kaj unu (71,3%) havas la duan injekteblan.

Same,  jam ricevis tri dozojn,  6 milionoj 482 926 homoj (58%) kaj ĝis nun 24 milionoj 162 094 ekzempleroj estis administritaj.

La nacia direktoro pri Epidemiologio de la Minsap, Francisco Durán, emfazis, ke tiumomente la lando plenumos la celon imunigi 90% de siaj loĝantoj ĝis la fino de novembro.

Durán specifis, ke la signifa malpliigo de ĉiutagaj infektoj, hospitaligitaj pacientoj kaj mortoj en la lasta semajno, malpli altaj ol antaŭaj monatoj, montras la efikon de ĉi tiu procezo.

La retejo Nia Mondo en Datumoj, unue lokis la plej grandan insulon de Antiloj kun pli ol 80% de la tuta nombro da homoj, kiuj ricevis almenaŭ unu dozon de vakcino kontraŭ Kovim-19, dividita per la tuta loĝantaro de la lando, antaŭ landoj  Kanado, Italio, Francio, Japanio, Britio, Germanio kaj Usono.

La statistikoj respondas al la periodo de la 13a de decembro 2020 ĝis la 14a de oktobro ĉijare.

Aliflanke, klinikaj provoj progresas kun la imunogeno Abdala kaj la vakcina kandidato Mambisa, de la CIGB, kiel akcelaj dozoj por konvaleskaj pacientoj, kiuj ne ricevis drogon antaŭ aŭ post la malsano.

La dua fazo de ĉi tiu studo baldaŭ komenciĝos en la Klinika Kirurgia Hospitalo Hermanos Ameijeiras en ĉi tiu ĉefurbo por volontuloj inter 19 kaj 80 jaroj, anoncis tiu scienca centro.

Mambisa, aplikata per naza ŝprucaĵo, gutumilo aŭ per kuba injektila aparato, estas unika tiaspeca formuliĝo bazita sur la platformo de rekombine produktitaj antigenoj, teknologio kun alta sekureco, laŭ oficialaj informoj.


Fonto: PL
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up