Venezuelo: denunco pri agresemaj planoj de la opoziciantoj.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-02-14 11:15:16

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
La venezuela prezidento Nicolás Maduro prezentis antaŭ la nacia televido kaj radio aŭdvidajn pruvojn pri la perfortaj agoj okazintaj merkrede en tiu lando, kiuj kaŭzis la morton de tri personoj kaj kelkaj dekoj da vunditoj.
Maduro emfazis ke temas pri plano bone strukturita, adresita al centroj de politika intereso, inter ili, la sidejo de publika ministerio kaj la ĝenerala prokurorejo.
La prezidento montris al la publiko vidmaterialojn kaj fotojn kie oni povas vidi la agadon de la agresintoj en diversaj lokoj tra la lando, ofte kun kovritaj viĝaĝoj, uzante armilojn, bombojn manfaritajn, bruligante novajn aŭtojn policajn kaj simile.
Li emfazis ke oni jam laboras por eltrovi ĉiujn aŭtorojn de tiuj fiagoj kiuj estos juĝitaj antaŭ la tribunaloj.
Li ankaŭ alvokis la civitanaron labori kaj daŭre konstrui la novan patrolandon, ne lasi sin provoki, sed ankaŭ resti atentaj.
Dum sia parolado la venezuela prezidento dankis al organizaĵoj kaj amikaj landoj pro la solidareco demonstrita fronte al la nuntempa situacio, sed samtempe kritikis la amaskomunikilan militon altrudatan de eksterlando, kiu lokis sin apud la ultradekstruloj, respodante unu plian fojon al la interesoj de Usono.
Li anoncis ke en tiu ĉi tago de amo, li prezentos la Planon de Paco kaj Kunvivado kaj ĉi-sabate la tuta lando mobilizos sin por la paco kaj la vivo.
 


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up