Suda kaj Norda Koreio planas multobligi siajn rilatojn.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-12-03 09:12:55

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Norda kaj Suda Koreio multobligas sian rilatojn.

Seulo, 3 dec (RHK) La registaro de Suda Koreio malkaŝis sian kvinjaran planon por multobligi la rilatojn kun la popola demokratia respubliko de Koreio (RPDC), kiu havas kiel ĉefajn akson la nuklean malarmadon kaj pacan interkonsenton.

Tiu ĉi dokumento etendiĝas al la periodo 2018-2022 kaj anstataŭas la alian redaktitan en 2013 dum la administracio de la eksa prezidanto Park Geun-hye, raportas la informagentejo Prensa Latina.

La ĉefaj celoj estas kompletigi la procezon de sennuklean armadon en la korea duoninsulo, fermi pakton por anstataŭi la armisticon kiu haltigis la militon de 1950-53, havi longan pacon kaj impulsi la reciprokan fidon, speciale, inter la armeoj.

Seulo planas labori surbaze de “fleksebla” prismo kun la celo konkreta formale deklari la finon de la milito antaŭ la fino de tiu ĉi jaro.

La plano ankaŭ prioritatas la prosperon kaj ekonomian kunlaboron inter Nordo kaj Sudo de la korea duoninsulo, krom antaŭvidi la okazigon de pintkunsidoj kaj kunsidoj de altranga nivelo dum la venontaj kvin jaron pro pritrakti aferojn de reciproka intereso.

La teksto prikonsideras la pozitivan evoluon de la proceso de proksimiĝo malfermita komence de la jaro 2018, kiu fruktodonis en tri pintkunsidoj inter la ŝtatestroj de ambaŭ landoj, oftaj renkontiĝoj por pritrakti diversajn temojn kaj eĉ la kunpartoprenon en sportaj eventoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up