Maduro estis reelektika kaj alvokas porpacan dialogon kun ĉiuj.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-05-21 12:08:56

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Nicolás Maduro post la reelektiĝo en Venezuelo

Karakaso, 21 maj (RHK) La reelektita prezidento de Venezuelo, Nicolás Maduro, alvokis dialogon konstantan por malfermi repaciĝon kun ĉiuj sektoroj de la lando.

El la balkono de la popolo en la Palaco de Miraflores, la venezuela ŝtatestro konfirmis ke la lando bezonas dialogon, laŭ raportas la televida ĉeno Telesur.

Maduro estis elektita kun 67,7 % de la voĉoj fronte al la plej proksima kandidato kiu atingis 21,1% . Li elstarigis la partoprenon de la popolo kiu plenumis sian voĉdonrajton, spite al la amaskomunikila timiga kampanjo.

Li ankaŭ gratulis la nacian elektan konsilantaron kaj dankis la partoprenon de internaciaj akompanantoj dum la elekta tago.

Li asertis ke dum tiu ĉi nova periodo 2019-2025 li  sin dediĉos al rekuperado de la ekonomiaj motoroj por avanci en la sociekonomia batalo de la lando kaj alfronti la ekonomian militon altruditan al la nacio.

Li ankaŭ alvokis al la sektoroj de la interna kaj eksterlanda dekstrularo ĉesigi la agresemon kaj minacojn  kontraŭ la sudamerika lando.

Samtempe, Maduro  ratifis la decidon peti al la nacia elekta konsilantaro kontroladi  centprocente la voĉdonadon akompanate de la internaciaj gastoj por revizii ĉiujn denuncojn faritajn, por ke nenio malpurigu la travideblon de la farita balotado.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up