Tutfalo en borsoj de Wall Street timigas pri monda recesio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-08-15 09:49:12

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Nov-Jorko, 15 aŭg (RHK) La signaloj pri ekonomia kuntiriĝo en Germanio kaj Britio, la malakceliĝo de la kresko en Ĉinio kaj la nekonstanta borsa indikilo en Argentino, aldoniĝis al la retrato kiu zorgigas la entreprenistojn de Usono pro la akriĝo de la komerca batalo komencita deVaŝingtono kontraŭ Pekino por faligi la borson de Nov-Jorko je pli ol 800 poentoj  ĉi-merkrede.

La plej malbona estas ke apenaŭ 10 tagojn antaŭe Wall Street havis similan tutfalon, du signaloj kiuj kreskigas la timojn pri la proksimeco de recesio, raportis Univisión.

Ambaŭ tutfaloj memorigas la katastrofon de la borso en 2008 meze de eksplodo de la hipoteka bobelo. Kvankam tio ne signifas misfortunon ekonomian, estas fakto kiu atentigas pri ebla alĝustigo pli granda al tutfalo,  meze de kresko interna impulsita de la decidoj de la usona registaro drame tranĉi la impostojn.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up