Revuo Science: striktaj reguloj aplikitaj de Ĉinio evitis 700 mil kontaĝojn

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-04-01 10:41:27

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Nov-Jorko, apr 1 (RHK)  La revuo Science raportas ke la striktaj reguloj aplikitaj de Ĉinio dum la unuaj 50 tagoj de la epidemio de la nova kronviruso en la urbo Wuhan (Uano), povis eviti pli ol 700 mil kontaĝojn, tre speciale, la decido komplete fermi la landlimon kaj malfruigi la ekspansiadon de la kronviruso.

La koncerna esploro estis farita de sciencistoj de Ĉinio, Usono kaj Britio, kiuj sugestas ke tiuj drastaj kontroloj establitaj en la provinco de Hubei donacis valoran tempo al pli ol 130 urboj de la azia giganto.

Post kiam Pekino ordonis la fermon de Wuhan, kion oni taksis drama, por la 50-a tago de la pandemio la totala nombro da konfirmitaj kazoj estis proksimume 30 mil en tiu lando.

Unu el la aŭtoroj de la esploro, Christopher Dye, klarigas ke “evitinte la kontakton inter personoj infektitaj kaj vundeblaj” oni “sukcesis rompi la transmisian ĉenon”, raporto trovebla en la portalo de la universitato Penn State de Usono.

La esploristoj avertas, tamen, ke la lando ankoraŭ ne estas for de risko. “Ni konscias ke rezidantaj infektoj aŭ importitaj, povus provoki renaskiĝon de la transmisiado”, klarigis la profesoro pri epidemiologio kaj kunaŭtoro de la esploro, Huaiyu Tian.

Ĉinio deklaris bremson de la transmisio de la viruso inter siaj civitanoj, sed ekzistas la zorgo pri nova apero pro la importataj kazoj. Ĝis la 31-a de marto oni registris totalon de 771 importitaj kazoj.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up