Retiriĝo por kolombiaj militistoj ligitaj al la motorboatoj kaptitaj en Venezuelo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-05-13 10:17:31

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Bogoto, maj 13 (RHK) La komandanto de la armeo de Kolombio, Evelio Ramírez devigis la retiriĝon de kolonelo, kapitano, tri vicoficiroj kaj 9 soldatoj post kiam la pasintan 9-an de majo la venezuela registaro kaptis tri ŝipojn de tiu korpuso en akvoj jurisdikciaj de la rivero Orinoco.

Dum gazetara konferenco Ramírez klarigis ke dum la esploroj internaj “oni trovis respodenc-erarojn en la komando, planado, kontrolo kaj reviziado” de kolonelo de infanterio de la mararmeo, komandanto de la bataliono de infanterio 51 kaj kapitano de infanterio, kiu estris la operaciojn.

Laŭ la stabanoj, la retiriĝoj “estas sekvoj de la okazintaĵoj”, tiel ke “la lokoj kie estis fiksitaj la ŝipoj ne plenumis la kondiĉojn de la areo kaj sekuraj ligoj”. La komandanto asertis ke “la aŭtoritatuloj kolombiaj insistos ĝis funde” por ke Venezuelo “redonu la ŝipojn” ĉar ĉiu el ili kostas proksimume 44 mil dolarojn “sen inkluzivi la armilojn en ĝi”.

La prezidento de Venezuelo, Nicolás Maduro, asertis de antaŭ kelkaj tagoj ke “estas tasko de la prezidento de Kolombio” peti la la redonon de tiu ĉi milita ekipaĵo por “tuja” transdono.

La peto ne estas hazarda, tial ke Bogoto ne volas agnoski la aŭtoritatecon de la venezuela prezidento kaj nur rekonas la puĉistan deputiton Juan Guaidó kiel “interna prezidento” de la lando.

Venezuelo informis pri la kaptado de la du ŝipetoj modelo Boston Wheeler, ĉiu el ili kun du motoroj 175 HP marko Evinrude, eltrovitaj sen ŝipanoj kaj “armitaj kun maŝinpafiloj kalibraj 50 kaj M60 plus koncerna municio."

Tuj post  kiam la informo iĝis publika, la kolombia armeo asertis ke la “ŝipoj estis en kontrolpunkto rivera, ligitaj al la rivera bordo de Meta, en la departemento de Vichada, en la landlimo inter la du landoj”, kaj ili estis “trenitaj de la rivera ondo”.

La okazaĵoj venis ses tagoj poste al la klopodoj de invado al Venezuelo tra la marbordo centronorda de la lando, per rapidaj motorboadoj, kiuj estis forpelitaj de la sekurecaj fortoj.

Maduro denuncis ke post la deklaroj de kelkaj arestitoj, “ne estas duboj” pri la partopreno de la kolombia estro, Iván Duque, sub la ordonoj de la usona prezidento Donald Trump



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up