Díaz-Canel dankas la konstantan subtenon de la Partio de la Eŭropa Maldekstro

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-02-16 08:12:18

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Estudios Revolución

Havano, feb 16 (RHK) Via vizito estas tre grava por ni, en malfacila tempo por la kuba popolo kaj, krome, rekonante ke "estas kuraĝa ago viziti Kubon",  kiam tiom da malamikaj kampanjoj teksiĝas ĉirkaŭ la Revolucio, diris la unua Sekretario de la Centra Komitato de la PCC kaj Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel Bermúdez,  bonvenigante delegitaron  de la Partio de la Eŭropa Maldekstro (PIE), estrita de ĝia prezidanto, la germano Heinz Bierbaum.

"Estas plezuro bonvenigi vin kaj kunhavigi kun vi la spertojn, kiujn vi havis ĉi tiujn tagojn," certigis la ŝtatestro, kiu estis akompanata de la membroj de la Politika Buroo Roberto Morales Ojeda, sekretario pri Organizo de la Centra Komitato, kaj la  ministro pri eksteraj rilatoj  Bruno Rodríguez Parrilla, same kiel Ángel Arzuaga Reyes, vicĉefo kaj kunordiganto de la Departemento pri Internaciaj Rilatoj de la partia organizo.

En siaj vortoj, la kuba prezidento dankis, nome de la Partio kaj Registaro, la konstantan subtenon ", kiun ni havis de la Partio de la Eŭropa Maldekstro en nia batalo kontraŭ la blokado, la tutan subtenon, kiun vi donis al la medicinaj misioj. Kubaj virinoj, kiuj estis en Eŭropo, partoprenis ĉiujn kampanjojn faritajn  favore al Kubo, kaj kiel ili ankaŭ subtenis nin en la vakcinada kampanjo, per donacoj».

Dum la sincera kaj malstreĉita dialogo, Heinz Bierbaum certigis al la prezidento Díaz-Canel la grandan plezuron esti ĉi tie kaj ratifi solidarecon kun Kubo kaj ĝia popolo. Ni bone scias, ke ni havas tre malfacilajn tempojn –li taksis–, kaj mi kredas, ke la monda situacio sin  karakterizas per tre altaj streĉiĝoj, kun kompleksaj internaciaj konfliktoj. Same, li ripetis la kondamnon kontraŭ la blokado trudita de la usona registaro al la insulo, kiun li konsideris "la plej granda obstaklo al ekonomia kaj socia disvolviĝo en Kubo".

Ni estas ĉi tie por lerni pli kaj pli bone pri la situacio en Kubo, li diris, ĉar estas multe da falsaj informoj, kaj estas tre grave, ke ekzistas aŭtentaj informoj. "Multan dankon al la Komunista Partio de Kubo pro la organizado de ĉi tiu vizito de la Partio de la Eŭropa Maldekstro", li emfazis. La vizito estas esprimo de nia solidareco, sed ankaŭ okazo, okazo por diskuti pri la situacio, kiun ni alfrontas. Ni havas tre grandajn defiojn kaj ni ĉiuj estas tuŝitaj de la pandemio, komentis la Prezidanto de la PIE.

Li konigis siajn impresojn pri la vizito farita ĉi-lunde al la Finlay-Instituto de Vakcinoj. Ili estas bonegaj atingoj de Kubo ĉi-kampe - li emfazis - kiuj ne estas konataj en eŭropaj landoj.

La delegacio de la Partio de la Eŭropa Maldekstro, konsistigita ankaŭ de ĝia unua vicprezidantino, la hispanino  Maite Mola, vicprezidantoj kaj aliaj gvidantoj de la organizo, alvenis al Kubo la 12-an de februaro kaj restos ĝis la venonta tago 19. La PIE estas politika organizo je eŭropa nivelo, kiu estis establita en 2004 kaj konsistas el pli ol 30 politikaj partioj el tiu kontinento, kiuj pledas por paco, defendo de homaj rajtoj kaj solidareco.


Fonto: Granma

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up