Díaz-Canel dankas subtenon por oksigena kovrado enlande

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-08-16 12:16:34

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Laborkunsido de la registara administra centro

Havano, aŭg 16 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, dankis la sanan kaj sciencan personaron ĉi-lundon pro ilia subteno por doni oksigenan kovradon antaŭ la pliiĝo de ĝia postulo en la lando kaj efikoj al ĝia produktado.

Per sia Tviter-konto, la prezidento certigis, ke oni batalas por la vivo en la nacio kun la armeo en blankaj survestoj en la unua linio.

La prezidento rimarkigis, ke oni kreis la  registaran administran centron  kun la celo certigi la liveradon de oksigeno al sanaj institucioj.

- Kion ni plej vidis ĉi-foje estas la patriotismo de nia popolo, de la sanpersonaro, de la sciencistoj, de ĉiuj, kiuj okupiĝas pri milimetra funkciado de oksigeno, homoj, kiuj laboras plentempe en kompleksaj situacioj. Dankon al ĉiuj! 

La antaŭan tagon la ŝtatestro ratifis sian sindevontigon certigi la alvenon de gaso al sanaj institucioj por prizorgo de pacientoj de  Kovim-19, post la paneo de la ĉefa industrio de la nacio kaj la pliiĝo de kazoj. 


Fonto: PL
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up