António Guterres: “ni batalu kontraŭ naciismon, rasismon kaj populismon”

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-06-06 09:55:39

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
António Guterres, ĝenerala sekretario de  UN

UN, jun 6 (RHK) Dum intervjuo ĉe la informagentejo Efe, la ĝenerala sekretario de UN, António Guterres asertis ke el la plej akra krizo ekde la dua mondmilito oni eliros kun pli da unueco, kaj vokis batali kontraŭ “naciismo kaj populismo” de tiuj, kiuj volas profiti el la pandemio por pliigi la disiĝon kaj malegalecon.

Dum la intervjuo kun Efe la eksa ĉefministro portugala revuas la respondon tutmondan al la kronviruso, petas plian helpon de la evoluintaj landoj por la evolulando, konkrete por Latinameriko, kaj certigas ke la nenombreblaj ekzemploj de solidareco civitana, kiujn ni spektas fortigas sian fidon je la homa naturo. Nun estas la momento por ke la gvidantoj aŭskultu.

Guterres emfazas ke oni bezonas batali kontraŭ naciismo, la populismo, la ksenofobio, la rasismo, kontrqaŭ ĉio, kio nin dividas. Oni devas kompreni ke kun la defioj de la klimato, pandemioj, la evoluo de la scienco kaj la teknologio, ni bezonas esti pli fortaj kaj ni estos pli fortaj per unueco kaj kun perspektivo de pli gradan tutgloba regado, de suvereneco pli dividata, de multflankaj institucioj pli fortaj.

Sed tio ankoraŭ ne estas garantiita. Multaj klopodos profiti la nunan situacion por maldikigi la multflankajn instituciojn, por fortigi naciismojn, por intensigi egoismon, por kreskigi la malegalecojn. Ni bezonas unuiĝi por rekuperiĝi de la Covid-19 kaj de ĉiuj problemoj per strategio de pli daŭripovo kaj inkluziveco.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up