Kubo denuncas preparon de mola puĉo subvenciata de Usono

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-02-09 08:46:49

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, feb 9 (RHK) Analizistoj de Kubo malkaŝis kaj denuncis la taktikojn de personoj, strukturoj kaj retejoj subfosigaj pagataj de Usono, kiuj tra la retoj sociaj sekvas la gvidliniojn de la nomata mola puĉo, impulsas kontraŭleĝecon kaj ŝajnigas ĥaoson en la insulo.

Per diversaj amaskomunikiloj, aŭtoritatuloj, intelektuloj, artistoj kaj aliaj personecoj de la insulo koincidas pri tio ke Usono estas la baza fonto de tiu subfosa agado.

Laŭ oficialaj datumoj, dum la lastaj du jardekoj la usona registaro dediĉis proksimume 250 milionojn da dolaroj por la programoj kun subfosaj celoj kontraŭ Kubo.

La nacia televida novaĵservo informis pri la formado de laborgrupoj en sociaj retoj, kiuj kunordigas kontraŭleĝajn agojn serĉante malstabiliĝon.

La diskonigitaj informoj denuncis la celojn de diversaj grupoj, kiuj estas subvenciataj de la usona ŝtatdepartemento kaj la konata agentejo por internacia evoluo (USAID en la angla).

Kiel parto de la senkreditiga kampanjo impulsata kontraŭ la kuba institucia ordo, tiuj samaj personoj kaj strukturoj konstruas falsajn novaĵojn pri supozata kolapso en hospitaloj de Santiago de Kubo en la oriento de la insulo pro la Covid-19.

Laŭ la nacia gazetaro, la celo de tiuj informoj estas krei opinistaton negativan je internacia nivelo kontraŭ Kubo por pravigi punregulojn.

La specialistoj emfazas ke tiu ĉi agado estas parto de sama mola puĉo, kiun oni klopodas apliki en Kubo, strategio desegnita de la usona politologo Gene Sharp por la usona agentejo de inteligencio (CIA), kiu jam estis sukcesi plenumita en kelkaj eŭropaj kaj latinamerikaj landoj.


fonto: PL



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up