Lula kunsidos kun gvidantoj de diversaj politikaj partioj por unuigi fortojn kontraŭ Bolsonaro.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-05-03 11:00:54

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Luiz Inácio Lula da Silva

Braziljo, maj 3 (RHK) La eksprezidento Luiz Inácio Lula da Silva efektivigos serion da kunsidoj kun politikaj gvidantoj el diversaj politikaj tendencoj, meze de la Kovim-19, kiu jam mortigis pli ol 400 mil brazilanojn.

Lula havos semajnojn de renkontiĝoj kun “politikaj fortoj orfaj pro la fiasko kaj forlabor de kiu ajn gvida perspektivo flanke de la nuna registaro” de Jair Bolsonaro, informis la rekonata sociologo Emir Sader en sia spaco en la retejo Brasil 247.

Li komentas ke la fondinto de la Partio de la Laboristoj (PT) “ne estas alternativo por la maldekstrularo, nek por la fortoj de centro kaj dekstro. Lula estas la alternativo por Brazilo, kiel lando, kiel nacio”.

Sader precizigas ke la eksgvidanto laborista interŝanĝos opiniojn kun gvidantoj de organizaĵoj de maldekstro, centro kaj dekstro, “kun kelkaj el tiuj, li estris, kaj aliaj, misorientitaj, serĉantaj horizonton por siaj partioj”.

Sader klarigas ke pli kaj pli opiniformantoj, kelkaj antaŭe freneze kontraŭ PT, kiel Reinaldo Azevedo kaj Felipe Nieto, aliĝas al Lula kiel la sola perspektivo por rekonstrui la landon fronte al la katastrofo humanitara, ekonomia, socia kaj politika travivata de Brazilo.

Kelkaj ja rekonas ke ne eblas kompari,  kio estas la eksgvidanto sindikata por la lando kaj tio, kion reprezenta Bolsonaro, aldonas la sociologo.

Li argumentas ke “tiu ĉi lasta alvenis por detrui ĉion konstruitan kaj la restaĵojn de demokratio, de Ŝtato, de politika kredindeco de la prezidanteco, de minimume harmonia kunvivado inter la tri povoj de la Respubliko”.

Li ankaŭ detruis, aldonas Sader, la restaĵojn de la ekonomia procezo, per eraraj sintenoj, inter privatigo kaj elpezemo de la ŝtataj organoj.

Por Sader, meze de la pandemio “pli evidentiĝas ke la nuna registaro nenion pli povas doni al la lando kiel ajn oni rigardu”.

Nur restas la subteno de la deliktema burĝaro, kies ununura intereso  estas likvidi la ŝtatajn entreprenojn je malaltaj prezoj, kaj la fanatikaj evangeliuloj, li asertas.

Li aldonas ke se Bolsonaro klopodas malmunti la Ŝtaton, la eksa prezidento reprezentas la eblecon ĝin rekonstrui, se rekuperas sian letgitimecon fronte al la brazilanoj.

 “Ĝuste en tiu scenejo, ke Lula reaperas ne kiel alternativo de la maldekstro, nek  kiel alternativo de ĉiuj politikaj fortoj, sed kiel la sola alternativo por rekonstrui kaj savi Brazilon”, aldonas la sociologo. 

Post la decido de la Supera Kortumo nuligi liajn kondamnojn, la eksa prezidento rekuperis siajn politikajn rajtojn kaj povus prezentiĝi kiel kandidato al la elektoj de 2022.


 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up