Lula prezidas pintkunvenon de Mercosur-gvidantoj en Brazilo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-12-07 09:17:07

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Lula estras Mercosur

Braziljo, dec 7 (RHK) La brazila prezidento, Luiz Inácio Lula da Silva, akceptas hodiaŭ en Rio-de-Ĵanejro siajn ekvivalentojn el Argentino, Paragvajo, Urugvajo kaj Bolivio por la 63-a Pintkunveno de ŝtatestroj de la Suda Komuna Merkato (Mercosur).

La brazila prezidento brakumes bonvenigos  en la Muzeo de Morgaŭ, en la havena regiono Rio, al siaj homologoj Alberto Fernández (Argentino), Luis Alberto Lacalle Pou (Urugvajo) kaj Santiago Peña (Paragvajo).

La reganto de Bolivio, Luis Arce, ankaŭ ĉeestos la kunvenon, ĉar la alianco subskribos la protokolon de aliĝo de La-Pazo al Mercosur, post la aprobo (la 28-an de novembro) de la Nacia Kongreso por la eniro de la nova membro.

Laŭ la portalo Poder360, la renkontiĝo okazas "meze de la malsukcesoj de la liberkomerca interkonsento de la bloko kun Eŭropa Unio (EU), praktike neeble esti finita ĉi-jare, kiel Lula deziris."

Preninte la komandon de Mercosur la 2-an de julio, Lula esprimis sian deziron anonci la interkonsenton kun EU en la Rio-forumo. Ĉi-ĵaŭde tiu gvidado finiĝas kaj Paragvajo alpreno la  rotacian gvidadon dum 6 monatoj.

Poder360 certigas, ke tia aspiro fermi la interkonsenton kun la eŭropanoj estis konsiderita de la registaro kiel la ĉefa celo de la iama sindikatestro sur la internacia scenejo.
Ĝis antaŭ nelonge estis atendoj, ke interparoloj antaŭeniras kaj fina anonco povus esti farita ĉi-semajne.

Tamen, la retejo raportas, la kontraŭa pozicio la 2-an de decembro de la prezidento de Francio, Emmanuel Macron, preskaŭ enterigis ajnan eblecon de konkludo en 2023.

«Mi estas kontraŭ la interkonsento de Mercosur-Eŭropa Unio. Ĝi estas interkonsento tute kontraŭdira kun tio, kion li (Lula) faras en Brazilo kaj kun tio, kion ni faras (…) Tiu interkonsento, esence, ne konsideras la biodiversecon de la klimato", diris Macron.

La sekvan tagon, EU-Komerca Komisaro Valdis Dombrovskis nuligis vojaĝon al Brazilo, kie  estis planita  kunveno ĉi-vendredon por fini la kondiĉojn de la pakto inter la du blokoj.
Ankaŭ Argentino estas zorgiga temo, post kiam ĝia elektita prezidento Javier Milei klasifikis Mercosur kiel ekonomian malhelpon.

Tamen, ĝia estonta eksterafera ministrino Diana Mondino klarigis la 26-an de novembro, ke la lando povas kunlabori por fini la engaĝiĝon kun EU.

Fronte al malfeliĉoj, Lula emfazis pasintlunde, ke li ne rezignas pri la komerca interkompreniĝo inter la du blokoj.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up