Maduro interkonsentas kun Pedro Castillo pri rehejmiga plano de venezuelanoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-09-22 13:27:37

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Karakaso, sep 22 (RHK) La prezidento de Venezuelo, Nicolás Maduro, konfirmis renkontiĝon kun sia samrangulo el Peruo, Pedro Castillo, en la kadro de la Pintkunveno de la Komunumo de Latinamerikaj kaj Karibaj Ŝtatoj (Celac), kie ili konsentis antaŭenigi la socian programon por la rehejmigo de venezuelanoj, nomata Plano de Reveno al la Patrolando.

"Ni havas pli ol 42.000 venezuelan(in)ojn registritajn por reveni de Peruo kaj ni konsentis kunordigi je la nivelo de la registaroj de Peruo, Pedro Castillo kaj Venezuelo, Nicolás Maduro, por amasa plano (...) de venezuelanoj, ni metas la aviadilojn kaj ni serĉos subtenon de UN (ACNUR) ", diris la ŝtatestro dum parolado elsendita en la venezuela ŝtata televida kanalo.

Krome li indikis, ke li ankaŭ parolis kun sia perua samrangulo pri la plano aĉeti agrikulturajn produktojn de tiu lando kaj ankaŭ por venezuela industrio.

La prezidento indikis, ke kadre de la Celak-Pintkunveno de Ŝtatestroj kaj Registarestroj, okazinta pasintan sabaton, li kunvenis kun ĉiuj gvidantoj, kiuj estis tie.


Fonto:  HispanTV



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up