MOS taksas nesufiĉa la anoncitan donacon de vakcinoj de G-7

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-06-15 12:43:19

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Ĝenevo, jun 15 (RHK) La direktoro de la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) Tedros Adhanom Gebreyesus, priskribis kiel nesufiĉa la donacon de la Grupo de la Sep farita por batali kontraŭ Kovim-19.

La estro de la internacia sanorganizo esprimis, ke la donaco, ekvivalenta je 800 milionoj de dozoj da vakcinoj kontraŭ Kovim-19, estas  granda helpo, sed  ĝi estis bezonata "pli kaj pli rapide".

Tedros Adhanom Gebreyesus deklaris, ke la mondo elspezas monon por tio, kion li nomis "malĝustaj kialoj". Aldone al tio, la alta respondeculo avertis, ke "nur dum ĉi tiu gazetara konferenco pli ol 420 homoj mortos pro ĉi tiu malsano."

La Universitato de Oksfordo anoncis, ke la kvanto da vakcinoj administrataj tutmonde kontraŭ Kovim-19 superis 2 miliardojn da dozoj, tamen la plej multaj koncentriĝas en la plej evoluintaj landoj.

La G-7 konsistas el la ĉefaj mondaj ekonomioj: Usono, Britio, Germanio, Francio, Italio, Kanado kaj Japanio.
 
Kunveninte ekde la pasinta vendredo la 11-a en Cornwall, Anglio, la gvidantoj de la Grupo konsentis donaci 1.000 milionojn da vakcinoj, kaj ankaŭ la pri prevento de estontaj pandemioj, inter aliaj temoj de komuna intereso. Ĉi tiuj interkonsentoj estis publikigitaj pasintan dimanĉon en 25-paĝa dokumento.

fonto: Telesur



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up