AMLO ratifas, ke Meksiko kaj Havano subskribis interkonsenton por akiri kuban vakcinon Abdala

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-10-15 07:58:21

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Presidente López Obrador

Meksiko,  okt 15 (RHK) La prezidento de Meksiko, Andrés Manuel López Obrador (AMLO), raportis, ke ekzistas interkonsento kun la Registaro de Kubo por akiri la vakcinon kontraŭ Kovim-19 Abdala kaj daŭrigi la batalon kontraŭ la pandemio.

"Estas interkonsento kun la Registaro de Kubo por aĉeti kubajn vakcinojn. Ne eblis precizigi, sed ni havas kunlaboran rilaton, precipe en la medicina kampo ", diris la prezidento dum sia matena gazetara konferenco.

Kun la propono plu labori kune, la ŝtatestro atentigis, ke "ni havas bonajn rilatojn kun Usono, kaj ni ankaŭ havas tre bonajn rilatojn kun la registaro de Kubo.

Ĉi tiuj rilatoj estis priskribitaj de la meksika prezidento kiel ligoj de kunlaboro por disvolviĝo kaj internacia solidareco.

La 18-an de septembro, la prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, ratifis la volon labori pri la produktado kaj distribuado de vakcinoj kontraŭ Kovim-19 faritaj en la insulo, kadre de la Pintkunveno de la Komunumo de Latinamerikaj kaj Karibaj  Ŝtatoj (Celac).

López Obrador ankaŭ precizigis, ke la lando rajtigis 180 milionojn da meksikaj pesoj (preskaŭ 9 milionoj da dolaroj) esplori kaj disvolvi la meksikan vakcinon nomatan Patria kontraŭ la viruso Sars-Cov-2.

“Esplorado jam estas farata en Meksiko, kaj ĝi iras tre bone pri la vakcino Patria. Ni havos nian vakcinon, ni laboras por tio, ĝi havas ĉian subtenon, "li diris.

Li asertis, ke ĉiuj analizoj estas farataj por determini la efikecon de la drogo, kaj certigis, ke kiam la vakcino, ellaborita de la Nacia Konsilio de Scienco kaj Teknologio (Conacyt), estos preta, la imuniga kampanjo kontraŭ Kovim-19 estos multe pli facila.

Pasintan aprilon, la estro de Conacyt, María Elena Álvarez-Buylla, precizigis, ke la drogo Patria uzas la viruson de Novkastela malsano kiel vektoro, kiu ne estas malutila, kaj ke ĝi estas uzata en la meksika laboratorio Avimex de pli ol 15 jaroj.

La meksika kontraŭkovima drogo generas antikorpojn kodigantajn proteinon S, la pikforman envolvaĵon de la viruso, kiu faciligas la eniron de la viruso en ĉelojn.


Fonto: Telesur
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up