Kuba ministro pri eksteraj aferoj denuncas krizan sanan situacion en Gazao

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-02-21 10:11:38

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kriza sansituacio en Gazao

Havano, feb 21 (RHK) La Ministro pri Eksteraj Aferoj de Kubo, Bruno Rodríguez, denuncis hodiaŭ per sia konto en X, la krizan sanan situacion kaŭzitan de la israela agreso kontraŭ la palestina civila loĝantaro en Gazao, kiun li difinis kiel ekstermadan politikon.

En sia profilo en la socia reto, la plej alta reprezentanto de la kuba diplomatio detaligis, ke en tiu teritorio restas sen kuracado 10 mil kanceruloj kaj 11 mil vunditoj bezonas prizorgon en aliaj landoj, dum estas 700 mil malsanuloj pro poluado kaj foresto de  bazaj servoj.

Ĉirkaŭ 30 000 palestinanoj mortis ĝis nun pro sendistinga bombado de israelaj aviadiloj kaj artilerio sur la Gaza Zono ekde la komenco de tiu ofensivo, la 7-an de oktobro, post atako de Hamas.

Antaŭe, prezidento Miguel Díaz-Canel kaj la kuba ministro pri eksteraj aferoj ripetis la plendon pri la kunkulpeco de Usono en la israela masakro, post la vetoo de tiu norda potenco de rezolucio prezentita de Alĝerio en la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj por la batalhalto.

Tiu ĉi iniciato ankaŭ klopodis ĉesigi la malvolan delokiĝon de la palestina loĝantaro.

Kubo argumentis hodiaŭ antaŭ la Internacia Kortumo (ICJ) en Hago, Nederlando, la konsekvencojn de la agado de Israelo kontraŭ la palestina popolo kaj aliaj arabaj loĝantoj de la okupataj teritorioj.

La dokumento prezentita de la insulo la 25-an de junio 2023 postulas klaran kaj rektan deklaron, kiu establas ĉiujn leĝajn konsekvencojn derivitajn de la genocido, militkrimoj kaj krimoj kontraŭ la homaro de Israelo.

La kuba plendo aparte atentigas la maljustojn kaj historian kruelecon, kiuj karakterizas la agojn de la rasapartisma reĝimo dum pli ol 70 jaroj, malhelpante la ekzercon de memdeterminado de la palestina popolo kaj ties rajton vivi en siaj teritorioj.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up