Ekvadora prokuroro kiu faris altprofilajn enketojn en la Metastasis-kazo estas murdita

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-01-18 09:30:03

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La forpasinta prokuroro César Suárez ĉe aŭdienco pri hospitala korupta kazo, en januaro 2023. Foto: Ekvadora Prokurorejo.

Kito, jan 18 (RHK) Ĉi-merkrede posttagmeze oni pafmurdis en la urbo Guayaquil,  prokuroron César Suárez, kiu esploris la lastatempan transprenon de televidkanalo kaj kiu respondecis pri aliaj altprofilaj esploroj rilataj al la Kazo  "metastazo", raportis lokaj amaskomunikiloj.

Laŭ antaŭaj raportoj kolektitaj de gazeto  El Universo, Suárez estis pafita de nekonataj atakantoj ĉirkaŭ la 14:00 laŭ la loka tempo, kiam li veturis en sia veturilo laŭ avenuo norde de la urbo, dum gazeto Primicias aldonas, ke la oficisto survojis al aŭdienco.


Instituciaj reagoj

Siaflanke, la ĝenerala prokuroro de la lando, Diana Salazar, deklaris, ke ŝia kolego estris specialan unuon de la Publika Ministerio komisiita pri esploro de transnaciaj organizitaj krimoj en la provinco Guayas, dum ŝi certigis, ke antaŭaj esploroj jam komenciĝis por trovi  respondeculojn pri la murdo.

"Mi tuj estos emfaza: organizitaj krimgrupoj, krimuloj, teroristoj, ne ĉesos nian sindevontigon al ekvadora socio," Salazar avertis en video publikigita de la Prokurorejo en X.

Por la oficistino, la krimo kontraŭ Suárez, kiun ŝi priskribis kiel "aterura ago", celis sendi "mesaĝon" pri la laboro, kiun faras la ekvadora justico kaj, tiurilate, ŝi instigis la policajn fortojn al “garantio sekureco” de la prokuroroj.

Dume, la Juĝa Konsilio de la sudamerika lando publikigis deklaron kondamnante la murdon de la funkciulo, en kiu ĝi ankaŭ malakceptis "ĉiu ajn perforta agado kontraŭ servistoj de la juĝa funkcio".


Fonto: RT

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up