Denuncoj pri Israelaj limigoj por helpeniro al Gazao

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-03-12 08:55:32

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,  mar  12 (RHK) La loĝantaro de Gazao hodiaŭ dependas de la humana helpo por pluvivi, sed Israelo pliigis limigojn al la eniro de produktoj en la teritorion, denuncis la agentejo de UN komisiita de subteni la palestinanojn.

La ĝenerala komisaro de la Agentejo pri Helpo kaj Laboroj de Unuiĝintaj Nacioj por Palestinaj Rifuĝintoj en Mezoriento (Unrwa), Philippe Lazzarini, denuncis en sia raporto per X, ke la trupoj de tiu lando malakceptis la eniron de kamiono kun esencaj aĵoj.

La veturilo estis malakceptita ĉar ĝi transportis tondilojn uzitajn en medicinaj ilaroj de infanoj, li rivelis.

La medicina tondilo nun aldoniĝas al longa listo de malpermesitaj aĵoj, kiujn israelaj aŭtoritatoj klasifikas kiel "duoblan", la oficisto kritikis.

Lazzarini klarigis, ke "la listo inkluzivas bazajn kaj savajn erojn: de anesteziloj, sunpaneloj, oksigenaj cilindroj kaj ventoliloj, ĝis akvopurigaj piloloj kaj kontraŭkancero-medikamentoj."

Necesas faciligi kaj akceli la sendon de humanaj provizoj kaj la liveron de bazaj kaj kritikaj aĵoj, la vivo de du milionoj da homoj dependas de ĝi, ne estas tempo por perdi, li emfazis.

Ĉi-semajne UNRWA ankaŭ denuncis la kreskantan malsatkatastrofon en la Gaza Zono kaj akuzis Israelon malhelpi la eniron de manĝaĵoj en la teritorion.

La malsato estas ĉie en Gazao, la situacio en la nordo estas tragika, kie la tera helpo estas neata malgraŭ ripetaj apelacioj, la institucio deklaris en X.

Unwra estas atakata post la akuzo de la registaro de Benjamin Netanyahu kontraŭ 12 el ĝiaj 13 000 dungitoj pro supozeble partoprenado en la operacio de la Islama Rezista Movado (Hamas) la 7-an de oktobro.

Kaj la agentejo kaj UN anoncis tujan enketon, sed multaj okcidentaj landoj, inkluzive de Usono, Germanio, Francio kaj Britio, suspendis sian financadon, kvankam la akuzoj ankoraŭ ne estas pruvitaj.


Fonto: PL

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up