Usonaj trupoj en la meksika landlimo

Vaŝingtono, 31 okt (RHK) La defenda departemento de Usono informis ke ili sendos aldonajn trupojn al la meksika landlimo por malhelpi la eniron de la karavano de migrantoj centramerikaj, kiuj daŭre marŝas al la norda lando.... Legu pli


Fernando Haddad pledas por socia unuiĝo de la brazilanoj

Braziljo, 29 okt (RHK) La ekskandidato al la brazila prezidanteco flanke de la Laborista Partio (PT), Fernando Haddad, indikis ke de nun ili laboros por la socia unuiĝo de la brazila popolo. ... Legu pli


Vicministro pri eksteraj rilatoj, Faisal Mekdad

Damasco, 22 okt (RHK) La vicministro pri eksteraj rilatoj de Sirio, Faisal Mekdad, esprimis en Damasko ke tiu ĉi lando opozicias al la uzo de kemiaj armiloj kaj ratifis sian aniĝon al la Internacia Konvencio pri tiu ĉi temo.... Legu pli


La brazila kandidato Fernando Haddad

Braziljo, 16 okt (RHK) Voĉdoni por Fernando Haddad estas la respondo al la ombro de faŝismo kiu minacas etendiĝi en Brazilo, avertis reprezentantoj de ses politikaj partioj grupiĝintaj en demokratia fronto subtene al tiu ĉi kandidato al la prezidanteco.... Legu pli


Moskvo, 10 okt (RHK) Rusio kaj Ĉinio pledis por ke la ŝtata konsilantaro de UN, pritaksu la sankciojn altruditajn al la popola kaj demokratia respubliko de Koreio, laŭ informis la rusa ministerio pri eksteraj rilatoj.... Legu pli


Fernando Haddad kaj Jair  Bolsonaro al dua elekta rondo

Braziljo, 8 okt (RHK) Laŭ estis informite la fakto ke okazos dua elekta rondo en Brazilo por elekti la estontan prezidenton, estas perceptata en tiu ĉi lando kiel malvenko por la kandidato de la ekstrema dekstrularo Jair Bolsonaro, de la partio sociliberala (PSL).... Legu pli


Karakaso, 2 okt (RHK) La migrado venezuela estas uzata kiel instrumento de manipulado de la amaskomunikiloj por pravigi enmiksigajn agojn kaj militan intervenon kontraŭ la sudamerika lando, asertis la vicministro pri komunikado, William Castillo.... Legu pli


Interkonsento de Escazú pri medioprotektado

UN, 28 sept (RHK) Aŭtoritatuloj de kelkaj landoj de Latinameriko kaj Karibio subskribis en UN la unuan interkonsenton pri medio por la regiono, kiu celas establi la rajtojn je aliro al primedia informado oportuna kaj fidinda.... Legu pli


Meksikanoj postulas justicon por la studentoj de Ayotzinapa

Meksikurbo, 26 sept (RHK) sociaj movadoj, studentoj kaj familianoj de la 43 malaperintaj studentoj de la normala lernejo kampara de Ayotzinapa, marŝados ĉi-merkrede postulante justicon, post jaroj de la kazo kiu kortuŝis Meksikon.... Legu pli


Beijing, 25 sept (RHK) Ĉinio ratifas la sintenon favore al multflankismo, la paco kaj evoluo tutmondaj, kadre de la ĝenerala asembleo de UN en ties 73-a laborperiodo.... Legu pli


La rusa aviadilo IL-20

Moskvo, sept 18 (RHK) La ministerio pri defendo de Rusio taksis agresemaj la agadojn de Israelo, kiu provokis la faligon en Sirio de la rusa esploraviadilo IL-20, deklaris Ígor Konashénkov, reprezentanto de la rusa institucio.... Legu pli


Washington, 12 sept (RHK) la veterana ĵurnalisto Bob Woodward vendigis sian atendatan kronikon de la unua jaro de la prezidento Donald Trump en tiu posteno: libro per kiu la raportisto, kiu helpis malkaŝi la kazon Watergate, esperas helpi la usonanojn “vekiĝi” fronte al “kerna momento” en la lando.... Legu pli


Mauricio Macri

Bonaero, 5 sep (RHK) La argentina prezidento, Mauricio Macri, estis akuzita pro perforto de aŭtoritateco kaj perforto de la devo de publika funkciulo, post la interkonsento kun la Internacia Mona Fonduso (FMI), informis lokaj amaskomunikiloj.... Legu pli


La argentina eksprezidentino kaj senatanino Cristina fernández de Kirchner

Bonaero, 3 sept (RHK) La eksprezidentino kaj senatanino argentina, Cristina Fernández de Kirchner, ĉeestos ĉi-lunde, por sepa fojo, antaŭ tribunalo pro la supozata kaŭzo pri koruptado “Notlibro de la ŝoforo” kaj petis al siaj simpatiantoj ne mobiliziĝi, sed defendi la publikajn instituciojn kaj al ĉiuj suferantoj pro la politikoj de la nuna registaro, informis la televida ĉeno Telesur.... Legu pli


Michael Cohen, persona eks-advokato de Donald Trump

Washington, 22 aŭg (RHK) Multaj usonaj gazeto montras ĉi-merkrede la vizaĝojn de Donald Trump, de lia eksĉefo de kampanjo Paul Manafort kaj de lia eksadvokato persona Michael Cohen, kiu deklaris sin kulpa de ok deliktoj pri kiuj li estas akuzita. ... Legu pli


up