UNEAC: La intelektularo ĉefrolas en la aktualigo kaj apliko de la kulturpolitiko

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-05-11 07:54:31

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Miguel Barnet kaj Díaz-Canel

Havano, 11 maj (RHK) La nacia konsilantaro de la Unuiĝo de Verkistoj kaj Artistoj de Kubo, UNEAC, sesiis en la sidejo de la Muzeo Nacia de Belartoj, sub prezido de Miguel Díaz-Canel, unua vicprezidanto de la ŝtata konsilantaro kaj la ministra konsilantaro de la insulo; Abel Prieto, ministro de kulturo, Miguel Barnet, prezidanto de la UNEAC, kaj aliaj gvidantoj de la kulturo, kiuj pritraktis esencajn temojn de la nuntempo en la sferoj kultura, idelogia kaj socia.

Temis pri la unua tiaspeca kunsido en la nuna jaro, kaj la kvina, de tiu institucia strukturo, kiu arigas la kuban intelektularon.

La kunveno komenciĝis per raporto en pleno farita de Miguel Barnet, kiu montras la nunajn direktojn kaj defiojn de la organizaĵo, kiu ĉefrolas en la aktualigo kaj apliko de la kuba kulturpolitiko, laŭ informis la kuba gazeto Granma.

Oni ankaŭ priparolis bonaĵojn kaj lamaĵojn de la laboro farata de la organizaĵo, kun spirito kritika kaj memkritika, kaj estis bona okazo por ke la membraro esprimu siajn opiniojn kaj taksojn pri la agado de la organizaĵo tra la tuta lando.

Dum la fermo de la kunveno, Díaz-Canel agnoskis ke tiu organizaĵo daŭre agadis prizorgante la esprimitajn opiniojn de la membraro ekde ties oka kongreso, kaj la laborkomisiono senhalte agadis aktive kaj surbaze de la ĉefaj temoj kiuj aktualas en la sferoj kultura kaj ideologia.

La vicprezidento Díaz-Canel konsentis ke la elementoj estas: taŭga funkciado de la kulturaj institucioj, ĉar se ili ne bone funkcias, la institucioj disrompiĝas kaj tiam la organizaĵo ne povas plenumi sian rolon.

La plej bona ideologio kiu povas efektiviĝi en la kulturo, estas ke la institucioj, en la nunaj tempoj, bone funkciu. Kaj la alia elemento de tiu funkciado estas la kontribuo de la arta avangardo, li emfazis.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up