Díaz-Canel elstarigas avancojn de sanitara interveno kontraŭ Kovim-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-05-18 12:20:44

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto:  Granma

Havano, maj 18 (RHK) La prezidento Miguel Díaz-Canel emfazis la avancon de la sanitara interteveno farata de Kubo per sia vakcina kandidato kontraŭ Kovim-19, Abdala, en grupoj kaj teritorioj riskaj tutlande.

Per mesaĝo en Tvitero, la ŝtatestro emfazis ke pli ol 445 mil volontuloj jam ricevis la unuan dozon de la medikamento evoluigita de kubaj sciencistoj.

Ricevi la vakcinon estas suvereno-festo. En la vakcinejoj oni travivas memorindajn horojn, li precizigis.
Dum kunsido de la registara grupo por kontrolo de la malsano, kiun ankaŭ gvidis la ĉefministro Manuel Marrero, la ministro pri publika sano, José Ángel Portal, asertis ke pli ol 186 390 havananoj jam ricevis la unuan dozon.

Kubo raportis la plej malbonajn ciferojn de la pandemio pasintsemajne kun averaĝa nombro de 1 200 kontaĝoj tagaj kaj 10 forpasintoj, laŭ informoj de la ministerio pri sano.

La plej malbonaj indikioj dum la semajno estis en Havano, poste Santiago de Kubo (oriento), Artemisa (okcidento) kaj Camagüey (oriento), provincoj akumulantaj 84,6% de la raportitaj kazoj.

Meze de tiu ĉi kompleksa epidemiologia situacio, Kubo ekigis la sanitaran intervenon  pasintsemajne tutlande, kaj   en sektoroj de kvar municipoj havanaj plus ĉiuj gelaboristoj de la sansektoro kaj aliaj risko-grupoj.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up