ALBA-TCP deklaras rifuzon pri ekskludemo de la nomata pintkunsido de la Amerikoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-05-27 14:56:56

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, maj 27 (RHK) La XXI-a pintkunsido de ŝtatestroj kaj registarestroj de la Bolivara Alianco por la Popoloj de Nia Ameriko-Traktato de Komerco de la Popoloj (ALBA-TCP) sesias hodiaŭ en la Palaco de la Revolucio.

La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel, dum la inaŭgura sesio esprimis ke tiu ĉi kunsido en tre kompleksa scenejo, postulas firman kunordigon, kaj unuecon por alfronti la grandajn defiojn nuntempajn.

Li emfazis ke Kovim-19 forte batis niajn landojn kaj ekonomiojn, sed ankaŭ montris la potencialojn de nia regiono. Kaze de Kubo, li substrekis la elstaran rolon de la kubaj kuracistoj kaj sciencistoj, kiuj ebligis la kreadon de kvin vakcinoj per kio la kubanoj estas vakcinitaj, eĉ infanoj dujaraj.  Danke al tio, Kubo travivas pozitivan evoluon kaj kontrolon de la pandemio.

La kuba ŝtatestro denuncis la oportunisman akriĝon de la usona sieĝo kontraŭ la insulo, kaj emfazis ke spite al tio, la insulo daŭre rezistas kun kreivemo por antaŭeniri.

Li ankaŭ denuncis la ekskludeman praktikon de Usono rilate al la naŭa pintkunsido de la Amerikoj, kio ne novas. Fronte al la klopodoj dividi nin, emfazis la kuba gvidanto, nia respondo estos plia integriĝo kaj sendependiĝo de Nia Ameriko, tiu revita de Bolívar kaj José Martí.

La organizon fondis Kubo kaj Venezuelo laŭ iniciato de la prezidentoj Fidel Castro kaj Hugo Chávez en la jaro 2004 kaj ĝin membras entute 10 landoj,  nome  Nikaragvo, Bolivio, San Vicente kaj Grenadinoj, Grenado, Dominiko, Antikvo kaj Barbudo, Sankta Kristoforo kaj Neviso kaj Sankta Lucio.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up