Raúl Castro kaj Abdelazis en Havano.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-06-03 18:33:24

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
La kuba prezidento Raúl Castro  akceptis la eminentan sinjoron Mohamed Abdelaziz, prezidento de la araba respubliko saharaui demokratia (RASD) kiu vizitis Kubon.
Dum tiu ĉi solena akcepto ili dialogis pri diversaj temoj kaj konstatigis la bonan staton de la historiaj rilatoj amikaj ekzistantaj inter ambaŭ landoj, kaj la subtenon de Kubo al la justa kaj definitiva solvo pri la temo de la okcidenta Saharo,  kio inkluzivas garantion por la memdetermina rajto de tiu popolo.
La prezidento Abdelaziz konfirmis la dankemon al Kubo pro la solidara sinteno kaj samtempe ili profitis la dialogon por interŝanĝi pri temoj de reciproka intereso rilate al la internacia temaro.
La elstaran vizitanton akompanis la eminentulo Mohamed Salem  Ould Salek, ministro pri eksteraj rilatoj, kaj la eminentulo Melainine Etkana, ambasadoro de tiu lando en Kubo.
Flanke de la kariba lando partoprenis la kunsidon la ministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez Parrilla.


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up