Cubaindustria 2018: komenciĝas kongreso pri reciklado.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-06-20 08:33:09

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 20 jun (RHK) La dekkvina internacia kongreso pri reciklado komenciĝas hodiaŭ en la Kongresa Palaco de Havano kun la celo anstataŭi importaĵojn kaj multobligi tiun branĉon de la industria sektoro.

La evento, kiu estas parto de la programo de la internacia kongreso Cuba Industrio 2018, antaŭvidas prezenton de kelkaj prelegoj pri la evoluigo de la industrio de reciklado en la kariba insulo kaj disvastigo de bonefikoj kiuj fontas el reuzado de materialoj.

La renkontiĝo finiĝos vendrede la 22-an, kaj inkluzivas prezentojn pri integrala mastrumado de la solidaj urbaj reziduaĵoj kaj ankaŭ pri la graveco recikli la elektronikan rubaĵon.

Laŭ informis la direktoro por evoluo de la sideromekanika industrio de Kubo, Mario Hernández, la lando starigas strategion por kreskigi la elcentaĵon de la krudaj materialoj.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up