Pico Turquino: kubaj gejunuloj omaĝe al Fidel Castro

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-08-09 08:41:52

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Pico Turquino, la plej alta monto de Kubo

Bayamo, 9 aŭg (RHK) Grupo da 35 gejunuloj de la Asocio Hermanos Saíz (AHS) surgrimpos la plej altan monton de Kubo en la orienta parto de nia lando, nomata Pico Turquino por omaĝi la ĉefkomandanton Fidel Castro, okaze de lia 93-a naskiĝdatreveno.

En tiu monto, je 1974 metroj super la marnivelo, la gejunuloj de tiu arta organizo, ankaŭ omaĝos la junulojn Sergio kaj Luis Saíz Montes de Oca, murditaj en la provinco Pinar del Rio mane de la soldatoj de la tirano Fulgencio Batista la 13-an de aŭgusto 1957.

Apud la busto de la nacia heroo José Martí, sur la monta pinto, la novaj generacioj de artistoj kaj intelektuloj kantos al la revoj kaj esencoj de Kubo.

Laŭ sciigis la junulo Yasel Toledo, vicprezidanto de la organizo, la itinero de la 35 gejunuloj inkluzivos haltojn, unue, la 11-an de aŭgusto en la historia loko La Demajagua, en la municipo Manzanillo de la provinco Granma kaj en la montaroj de SantoDomingo en Bartolomé Masó, kie ili renkontiĝos kun la komunumo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up