Omaĝe al Fidel Castro en diversaj mondopartoj.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-08-14 08:58:47

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Fidel Castro, historia gvidanto de la kuba Revolucio

Havano, 14 aŭg (RHK) En kelkaj landoj tra la mondo, miloj da homoj memoris la 93-an naskiĝdatrevenon de la ĉefkomandanto Fidel Castro, kiel persono kiu solidigis la solidarecon, pacon kaj egalecan interŝanĝon inter la popoloj.

En Brazilo, laboristoj de la ŝtata misio de Kubo renkontiĝis por omaĝi la historian gvidanton de la Revolucio en ties datreveno, kaj la partoprenintoj emfazis  ke lia heredaĵo konsistigas hodiaŭ, kiel neniam antaŭe, la ĉefan gvidon por defendi  la eksteran politikon kuban kiam la usona imperiismo akrigas la maljustan blokadon kontraŭ Kubo kaj minacas la popolojn de Nia Ameriko.

Aliflanke, membroj de la kuba medicinista brigado en Gambio, omaĝis la datrevenon de Fidel, kreinto de la medicinistaj brigadoj kiuj savis miliojn da vivoj en ĉiuj mondopartoj, interalie, en  Afriko.

Ankaŭ efektiviĝis emociplena omaĝo al Fidel en la kuba ambasadejo en la Federacio de Rusio kun la celo elstarigi la figuron de la insula gvidanto; kaj en Sudafriko, funkciuloj registaraj, politikistoj, reprezentantoj de sindikatoj kaj sociaj organizaĵoj kune kun diplomatoj akredititaj en Sudafriko, festis la okazaĵon.

La ceremonio okazis en la sidejo de Cosatu House, kie sidejas la kongreso de sindikatoj de Sudafriko en la urbo Johannesburgo. Ĝin partoprenis pluraj aktivuloj de solidareco al la insulo kaj estimas la subtenon de Fidel kaj la kuba revolucio al la sudafrika popolo por elimini la reĝimon de apartiĝo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up