Kubo prezentis sian raporton pri damaĝoj de la usona sieĝo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-09-21 10:13:28

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Bruno Rodríguez, ministro pri eksteraj rilatoj   foto:PL

Havano, 21 sep (RHK) La ministro pri eksteraj rilatoj de Kubo, Bruno Rodríguez, denuncis ĉi-vendrede ke la damaĝoj akumulitaj de Kubo, pro la apliko de la ekonomia, komerca kaj financa blokado de Usono dum preskaŭ 60 jaroj, sumas pli ol 922 mil 630 milionojn da dolaroj.

Dum la prezento farita antaŭ la gazetaro pri la damaĝoj pro tiu krima sieĝo, la ministro aldonis ke je kurantaj prezoj la totalo estas 138 mil 843 milionoj, kio dependas de la dólar-depreco.

Tiuj ĉi datumoj ne inkluzivas la plej lastajn regulaĵojn anoncitajn de la usona registaro, ĉar ties sekvojn oni nur povos enkalkuli por la venontjara raporto, klarigis la ministro

La ministro denuncis ke la usona strategio fokusiĝis en la plifortigo de konfrontiĝo kaj agresemo, tiel en la deklara sfero kiel en la efektivigo de agresaj regulaĵoj kontraŭ la insula ekonomio.

La malamika etoso en la reciprokaj rilatoj estis forte signitaj de la pli intensa retoriko agresema flanke de la usona registaro kontraŭ Kubo.

La ministro denuncis ke kiel parto de la usona eskalado kontraŭ la insulo, ili klopodis aldoni 8 amendojn al la projekto de rezolucio kontraŭ la blokado prezentita de Kubo la unuan de novembro 2018 en la Ĝenerala Asembleo de UN, kun la celo modifi la naturon de la teksto kaj fabriki pliajn pretekstojn por daŭrigi kaj fortigi sian genocidan politikon, uzante falsajn aludojn pri la temo de homaj rajtoj.

Spite al la fortaj premoj faritaj de Usono, la internacia komunumo rifuzis ties proponojn kaj denove esprimis sian amasan subtenon al la kuba rezolucio por kondamni la blokadon.

Dum la analizita periodo, la fortigo de la eksterteritoria apliko de la menciita blokado, kiu estas kompleta sistemo de punoj kontraŭ Kubo, evidentiĝis en la konstantaj damaĝoj al entreprenoj, bankoj kaj ambasadejoj kubaj, kiuj alfrontaj enormajn obstaklojn en siaj komercaj kaj financaj agoj en multaj landoj tra la mondo.

La prezentita raporto evidentigas kiel la usona blokado altrudata al Kubo daŭre bremsas la evoluon de ĉiuj potencialoj de la kuba ekonomio por starigi sian Nacian  Planon de Evoluo Ekonomia kaj Socia, samkiel por plenumo de la Tagordo 2030 kaj ties Celoj por Daŭripova Evoluo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up