Lavrov pledas por elimino de la usona sieĝo al Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-02-06 07:37:41

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Santiago de Kubo, feb 6 (RHK) La ministro pri eksteraj aferoj de Rusio, Serguei Lavrov alvenis la antaŭan vesperon al tiu ĉi orienta urbo por plenumi viziton al Kubo kiel parto de sia turniro tra latinamerikaj landoj.

Li estis akceptita en la flughaveno de tia homologo Bruno Rodríguez kaj la provinca guberniestrino, Beatriz Johnson.

La rusa ministro omaĝis la nacian heroon José Martí kaj la ĉefkomandanton Fidel Castro, dum ceremonio en la tombejo Sankta Ifigenia de tiu heroa urbo.

Lavrov ankaŭ dialogis kun sia kuba homologo, Bruno Rodríguez pri temoj de la reciproka tagordo.

Lavrov asertis ke ili elektis tiun ĉi itineron tutintence, por omaĝi ambaŭ gvidantojn tiel ke por multaj rusaj generacioj, Fidel estas ekzemplo de vera sindediĉo al sia patrolando kaj popolo.

Li deklaris al la informagentejo Prensa Latina sian rifuzon kontraŭ la punoj altrudataj de Usono kontraŭ Kubo kaj instigis al kompleta elimino de la ekonomia kaj financa sieĝo por garantii sociekonomian evoluon de la insulo.Li ankaŭ esprimi ke la 8-an de majo ambaŭ landoj festos la 60-an datrevenon de la restarigo de diplomatiaj rilatoj inter la du lando kaj elvokis la tradiciajn amikajn rilatojn, kiuj ligas  ambaŭ popolojn kaj registarojn.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up