Miguel Díaz-Canel: spite al la agresemo usona neniu nin haltigos

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-02-28 08:02:27

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Miguel Díaz-Canel, kuba prezidanto

Havano, feb 28 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel kaj la ĉefministro Manuel Marrero, dialogis kun studentoj kaj profesoroj de la agrara universitato de Havano.

La prezidento esprimis ke ni travivas malfacilajn momentojn, tiel ke plifortiĝis la usona sieĝo kaj persekutado financa kontraŭ Kubo, sed la lando ne haltis. Li asertis ke “neniu nin haltigos kaj des malpli tiu jankia aroganto”.

La menciita universitato situas en la najbara provinco Mayabeque, kie la prezidento vizitis diversajn centrojn laborajn kaj kunsidis kun la aŭtoritatuloj lokaj por kontroli la interkonsentojn de la antaŭa  vizito de antaŭ precize unu jaro.

La prezidento komentis ke en ĉiu loko vizitita oni parolis pri la rilatoj kun la universitato, kio evidentigas la laboron faratan por rilatigi la entreprenojn kaj la akademiojn cele al pli efika rezulto.

La prezidenton akompanis ankaŭ la ministroj de agrikulturo, de ekonomio, justico, supera edukado, transporto kaj la prezidanto de la sukera grupo Azcuba kaj specialistoj de la scienca poluso de la provinco Mayabeque.

Dum la kunveno la studentoj kaj profesoroj ankaŭ parolis pri la universitata agado kaj ties vastiĝo, la produktado de nutraĵoj kaj rekuperado de la agrobrutaro, interalie.

Oni dialogis pri la malfacilaĵoj alfrontataj de la studentoj kaj profesoroj pro la apartaj cirkonstancoj kreitaj de la persekutado usona kontraŭ la krudaĵoj, sed samtempe konfirmis la volon plu teni la viglecon kaj vivantecon de la universitato.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up