Kubo ne prezentas novajn kontaĝojn de Covid-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-03-16 07:46:10

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, mar 16 (RHK) Dum la lastaj 48 horoj Kubo ne  prezentas novajn kazojn de Covid-19. La 4 pacientoj eltrovitaj restas enhospitaligitaj, evoluas kontentige kaj havas ĉiujn rimedojn por kompleta rekuperiĝo; dume oni daŭrigas ĉiujn agadojn pri kontrolo de la infektiĝo, bezonataj por eviti propagadon de la pandemio ene de la lando.

Aldone al tiu raporto, la aŭtoritatuloj de la ministerio pri sano dementis la komentojn pri kazoj kontaĝitaj en la teknologia universitato de Havano, iama CUJAE.

La raporto estis sciigita dum gazetara konferenco de la doktoro Carmelo Trujillo, estro de la departemento de sanitara internacia kontrolo de la ministerio pri publika sano.

Li emfazis ke oni daŭrigas ĉiujn agadojn establitajn en la prevento kaj alfronto de la nova kronviruso kaj oni kunlaboras kun ĉiuj organoj de la centra ŝtata administracio por bremsi tiun malsanon.

La doktoro emfazis la gravecon ampleksigi la agadojn de promocio kaj edukado pri sano por la tuta civitanaro, samkiel la preparado de ĉiuj sektoroj de la socio rilate la adoptitajn regulojn por prevento, risko-reduktiĝo kaj protekto en la individua flanko.

La specialistoj precizigis ke la kontrolo ĉe la landlimo ankaŭ kreskas kaj plifortiĝas. Ĉiuj enirpunktoj estas kovritaj de sanlaboristoj, kiuj daŭre aplikas la protokolojn por tiuj ĉi kazoj kaj restas aktiva la gvatado en la baza sistemo kaj en la hoteloj, kio faciligas la oportunan agadon rilate kontrolregulojn.

La doktorino Maria Elena Soto, estrino de la departemento de baza atento pri sano de la koncerna ministerio, emfazis pri la aktiva enketado, tio estas, la aktiva serĉado de kazoj kun spiraj simptomoj, kiel parto de la plano de kontrolo kaj prevento, kio inkluzivas gvatadon kaj medicinan atenton oportunan kaj kvalitan.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up